Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin pere de PayPal-konto: bonvolu demandi tra la redakcio
.


HeKo 604 7-B, 25 jun 16: En UEA furoras la verko de Minnaja-Silfer


"Historio de la esperanta literaturo" estas la plej vendita libro dum la lastaj tri monatoj, laŭ la furorlisto en la UEA-katalogo.

La venonta prezento pri la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer okazos dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio, fare de unu el la aŭtoroj.

Intertempe progresas la preparo de plurlingva libreto, bazita sur la ĉapitroj enkondukaj al la kvin literaturaj periodoj: la teksto celas unuavice la grandan membraron de PEN Internacia (pli ol dek mil organizitaj geverkistoj), konsekvence ĝi ati ...

Legu pli


HeKo 604 6-E, 24 jun 16: Angloj devigas la tutan Brition foriri

La voĉon favoran al Eŭropa Unio en Skotlando, Norda Irlando, la kosmopolita Londono, la plej okcidentaj partoj de Kimrio superŝutis la forta antieŭropismo de la angla provinco, kiu tiel devigas la tutan Brition eksiĝi el EU.

La ĵusa referendumo estas la milda varianto de secesio, kiun trafas ĉiu unio en federiga procezo, eĉ se tiel malperfekta kiel la nuna: bonŝance ni ne spertos sangajn militojn kiel en Svislando (1847), Usono (1863) kaj Jugoslavio (1992).

La sekvoj de ĉi tiu secesio estas pli geopolitikaj ol ekonomiaj: ni riskas troviĝi en la geopolitika situacio de somero 1940, kun akso de Madrido (eĉ Lisbono) tra Parizo (tiam Vichy) al Romo-Berlino, kaj pli norden ĝis Helsinko; ne forgesante la tiam neŭtralan Irlandon. Kaj, memorante pri la rilatoj inter Moskvo kaj Berlino en tiu fatala 1940 (kun la franca komunista partio kiu invitis la armeanojn ne batali), pensi pri la aktualeco de la historia koordinato inter la du ĉefurboj, kun la zorgemo de kancelierino Merkel pro la fortigo de la NATO-fronto en orienta Eŭropo, dezirata de la usona administracio.

...

Legu pli


HeKo 604 5-C, 23 jun 16: La Senato sin esprimu inteligente pri azilpetantoj

La opinio de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la Esperanta Civito estas klaraj rilate Eŭropan Union: principe favoraj la Verda kaj la Blanka grupoj, principe kontraŭa la Ruĝa, laŭ la programoj kuplitaj al la kandidatlistoj en 2011. Ne same klare esprimitaj starpunktoj ekzistas pri la temo de la azilpetantoj, kaj pri la migrofluoj ĝenerale: certe en la Senato okazos debato.

Eblas tamen trovi referencon en la Konstitucio, artikolo 2, kies unua paragrafo diktas: 1. (...) la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996.

...

Legu pli


HeKo 604 5-B, 22 jun 16: "Femina" fermas sian jardekon papere

Kvardek numeroj po minimume dudek ok paĝoj de la revuo "Femina" en dek jarkolektoj, el kiuj la unua sub la respondeco de c-ino Agneta Emanuelsson kaj la ceteraj naŭ redaktitaj de c-ino Perla Martinelli. "Femina" fariĝis la plej longdaŭra kaj interesa periodaĵo (ne nur) por virinoj en esperanto.

La lasta numero proponas, en bunta vesto, riĉan enhavon: Marie-France Conde Rey recenzas du interesajn filmojn kiu aparte koncernas virinojn, el Pollando respektive Turkio; Judit Felszeghy kaj Elena Popova aperigas sian beletraĵon, proze respektive poezie; Chiara Macconi prezentas la lastan Nobel-laŭreatinon pri literaturo, Svetlana Aleksijeviĉ, dum Polina Kalnickaja proponas analizon de Irina Solomatina pri la feminisma situacio en Belorusio.

...

Legu pli


HeKo 604 4-A, 21 jun 16: Esperanto-Gċrden ne kongruus kun la UEA-azilpolitiko

La transformo de Esperanto-Gården al granda domo por azilpetantoj renkontas plian obstaklon en la ĵusa politika starpunkto de UEA, kies landa asocio en Svedio membras en la kooperativo posedanta la tutan konstruon (sub la pezo de hipoteko pagenda al la loka civito kaze de vendo). Por kongrui kun la UEA-azilpolitiko, la gekomitatanoj de Esperanto-Gården, kaj specife la unusola aktiva surloke, devus scipovi almenaŭ la araban...

Probable tian penon (aŭ benon) ili evitos, ĉar la publika instanco prizorganta rifuĝintojn en la regiono ne utiligos la servojn de la kooperativo. Malgraŭ la unua plenumo de inspektoraj kondiĉoj, la ejo ŝajnas taŭga por akcepti esperantistojn kaj alternativajn turistojn, sed ne jam azilpetantojn el Sirio.

...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito