Esperanta Civito

Du sesdekjaruloj festis

Preskaŭ samtempe du gravaj ŝtatoj celebris sian nacian feston, kiel rondan, sesdekjaran jubileon: Popola Ĉinio la 1an de oktobro, Federacia Respubliko Germanio la 3an de oktobro 2009. La Konsulo de la Esperanta Civito havis la okazon sekvi ambaŭ: la unuan per amasmediaj komunikiloj, la duan kiel oficiala invitito ĉe la germana reprezentejo en Milano. El liaj impresoj pri ambaŭ datrevenoj fontas la suba artikolo.

Bonŝance alvenis neniu invito el la ĉina reprezentejo de lia naskiĝurbo, ĉar tio kreus al la Konsulo embarason. Verŝajne li ne akceptus, pro la rezolucio pri Tibeto aprobita de la Senato 23 aŭgusto 2007. La inviton de la germana li akceptis, kiel li faras de multaj jaroj, de kiam li ankoraŭ gvidis la oficejon pri eksteraj rilatoj ĉe la regiona parlamento de Lombardio.

Ekzistas tamen analogioj inter la du festotagoj, ne nur pro la jubilea apudeco. Kaj Ĉinio kaj Germanio estas geopolitikaj potencoj en la mondhistorio. Popola Ĉinio estas la jura heredanto de la pasinta (Tajvano ja estas subjekto de internacia juro, sed ne naciŝtato), same kiel la Federacia Respubliko estas la jura heredanto de la Tria Regno (ankaŭ ĉar Germana Demokratia Respubliko rifuzis tian rolon por si). La du landoj longe spertis (kaj plu spertas, en la kazo de Pekino) dividon de sia teritorio: kio interalie kaŭzis provizorajn, sed ne mallongajn, ekskludojn el Unuiĝintaj Nacioj. Ambaŭ ŝtatoj (kvankam laŭ tempoj kaj cirkonstancoj tute malsamaj) spertis kreskon al ekonomiaj gigantoj, tamen preferante malaltan profilon kiel politikaj partneroj. Kaj post la dua mondmilito ambaŭ popoloj, la ĉina kaj la germana, spertis (denove en malsamaj fazoj, tamen spertis) diverĝajn ekonomiajn sistemojn.

La sesdeka datreveno estis la okazo por kompari la reagojn al tiom da analogioj. Pekino paradis per armeo kaj armiloj: la tradicio de la venkinto daŭras. Berlino havis multe pli sobran (kaj pacan) koreografion. Kaj certe la procezo de amikiĝo inter Germanio kaj ĝiaj najbaroj multe pli evoluis ol eblis ĝis nun inter Popola Ĉinio kaj la propraj. Tio igas Germanion ŝatinda. Estus bele, se oni povus diri la samon pri Ĉinio, kiu aldone havas gravajn problemojn kun minoritataj etnoj ene de siaj limoj mem. Ja ne eblas esprimi la saman aprezon.

Kroma detalo, ne forgesebla: Germanio estas demokratio, Ĉinio ankoraŭ ne. Germanio eĉ kapablis integri en sian internan politikon la postkomunistan partion, kaj bridi la fenomenon de naziaj nostalgiuloj. Italio mem fiaskis en ambaŭ: tie nek bonfartas la integriĝo de la postkomunista partio (vidu ĝian nunan fazon, per la Demokrata Partio) nek estis evitebla la reveno de faŝismaj nostalgiuloj en la registaron, eĉ kun premiero malpli klera kaj pli groteska ol Mussolini. Tial la germana demokratio pli bone funkcias ol la itala, kvankam misfunkcianta demokratio estas ĉiukaze preferinda al ŝajne funkcianta unupartia ŝtato: oni ja facile neglektas la korupton en Ĉinio, negativan fenomenon eĉ pli vastan ol la manko de esprimlibero.

Kompreneble nenio estas tute paradiza, same kiel nenio estas tute infera: oni vivas sur diversnivelaj kornicoj purgatoriaj. Sed oni lasu al la usona kapitalismo (malhazarde en krizo) kaj al nostalgiaj pekinistoj (inkluzive de tiuj kun gvidaj postenoj en UEA) perdi siajn esperojn per investoj en Ĉinio. Aliaj (inkluzive de tiuj kun la esperanta civitaneco) plene pravas preferi Eŭropon, kaj tie Germanion.

[HeKo 405 5-A, 5 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1423 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.1875 s s