Esperanta Civito

Korĵenkov kaj Wunsch-Rolshoven en KCE

Kultura Centro Esperantista gastigos esceptajn ĉefprelegantojn el Ruslando kaj Germanio, okaze de la Kulturaj Monatfinoj kiuj disvolviĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, komence de 2010: Aleksander Korĵenkov kaj Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven.

Aleksander Korĵenkov, ĉefredaktoro de "La Ondo de Esperanto", prelegos 30-31 januaro 2010 kadre de la ĉeftemo: "Inter hagiografio kaj historiografio: ĉu eblas sincera biografio de Zamenhof?". Li parolos unue pri la "Aktualaj problemoj kaj taskoj de zamenhofologio" kaj poste prezentos du prelegojn "La patro kaj la filo" (kun tute novaj informoj pri Marko Zamenhof, aperontaj unue en la decembra "Ondo") kaj "Zamenhof en Grodno".

Post la aŭtoro de la biografio "Homarano" intervenos mag. Francisko Degoul kaj prof. Giorgio Silfer. C-ano Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, parolos pri "Subjektivaj kaj objektivaj aspektoj de sincereco en la biografioj de Zamenhof". C-ano Silfer, membro de la sama instituto, enfokusigos la temon: "La diferencigaj elementoj inter raŭmisma kaj finvenkisma interpretoj pri la vivo de Zamenhof".

S-ro Lu Wunsch-Rolshoven, estro de EsperantoLand, gvidos dutagan seminarion pri rilatoj kun amaskomunikiloj, 27-28 februaro 2010. Jen la sintezo de ĝia programo: a) Strategioj por Esperanto (ĉefe desuprismo/desubismo kaj finvenkismo/raŭmismo); b) Sekvoj por la enhavo de informado; c) Kion komuniki al ĵurnalistoj (kaj kion ne)?; d) Okazoj por transdoni informojn; e) Kiel komuniki al ĵurnalistoj? f) Formoj de tekstoj; g) Strukturo de gazetara komuniko (Kio, kiu, kiam, kie, eble kial, kiel); h) Gazetara interparolado/akcepto de ĵurnalistoj de radio kaj televido; i) Neceso de persistado; j) Legi aperintajn artikolojn pri Esperanto por lerni, kio laŭ ĵurnalistoj estas grava.

La seminario inkluzivos trejnadon, interalie enestos: 5-minutaj dupartneraj intervju-ekzercoj (preparo por interparolado kun ĵurnalisto kaj por radio/televido); verki gazetaran komunikon pri renkontiĝo; plani la amaskomunikilajn rilatojn por renkontiĝo; anoncetoj.

Informas: Kultura Centro Esperantista, kce ĉe esperantio.net, kaj ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 406 8-B, 16 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0660 s s 
  Total: 0.0791 s s