Esperanta Civito

Literatura Foiro 241 kun abunda legofruktaro

La eventoj en Centra kaj Orienta Eŭropo antaŭ dek jaroj estas unu el la akcentoj en la oktobra numero 241 de "Literatura Foiro": la organo de la Esperanta PEN-Centro aperigas la intervenojn de la slovena verkisto Tone Perŝak kaj lia norvega kolego Kjell Olof Jensen prezentitajn dum la PEN-konferenco en Bled, pri la ĉeftemo "La tempo de la libereco".

Vinko Oŝlak detale traktas la temon pri Zamenhof kaj lia etiko, okaze de la 150a naskiĝa datreveno de la Majstro. Sed la etikan temon enkondukas eseo de Leen Deij pri tri pensuloj: Frans de Waal, Nikolaas Tirbergen kaj nia Ludoviko Zamenhof. Deij konkludas, ke "Zamenhof ne estis “guruo”. Li estas la iniciatinto. Granda, nobla homo, sed diigi lin estus kontraŭ lia propra moralo". La numero informas pri la Simpozio pri Homaranismo, okazinta pasintsomere en Ĉaŭdefono. Kaj bela bildo de Zamenhof el la peniko de Leonora Gonzalez karakterizas la kovrilon: fakte en 2009 ĉiuj kovropaĝoj estas realigitaj de la meksika artistino.

Nia literaturo en LF 241: uvertura poemo de Lina Gabrielli; Márton Fejes prezentas ligitan epizodon al esperanto en romano de Béla Illés; recenzo de Josip Pleadin pri la romano "Vismar" de Istvan Nemere; gastas Etel Zavadlav per nepre legindaj pecoj, kiujn ŝi titolis "Du vanaj anekdotoj". Kaj monda literaturo: la ĵusa Nobelo al Herta Muller (per reaperigo de teksto de Giorgio Silfer pri ŝi el LF 105:1985); rakonto de Marcos Vasconcelos en traduko de Aloísio Sartorato.

La sepa arto: "Nur unu horon volus vin", filmo de Alina Marazzi recenzita de Giorgio Silfer. Interlingvistiko: omaĝo de Giorgio Silfer al István Szerdahelyi, la iama lingvistika redaktoro de LF (la eseo jam aperis en "Abunda fonto", ĵus eldonita memorlibro redaktita de Ilona Koutny).

Astronomio (kaj ne nur) ĉe Kiril Velkov, pri kio reale okazis sur la Luno la 20an de julio 1969. Armando Zecchin reeĥas al kontribuo de Nikolao Gudskov en LF 239 pri Aristotelo kaj pri la temo "Superstiĉo" en pli frua artikolo de Leen Deij. Timoteo Wüster recenzas la libron "La regrifuzanto” kaj aliaj budhismaj fabeloj", verkitan de Gunnar Gällmo.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Ĝi estas ankaŭ organo de la Esperanta PEN-Centro kaj proparolilo de la Lingva Komitato de Esperanta Civito. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 408 5-B, 28 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0560 s s