Esperanta Civito

Sukcesa Andaluza Esperantologia Semajnfino

Deko da studemuloj partoprenis la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon (AESF) en Malago, 14-15 novembro 2009. La unuan AESF preparis perkoresponda kurso, el kies diligentaj aliĝintoj bedaŭrinde ne povis veni, pro diversaj privataj malhelpoj, tri ekstermalaganoj.

La aranĝon antaŭis du fakaj lecionoj (pri la slavaj elementoj en nia lingvo kaj pri la simbolaro en ĝia kulturo) en la porokaze kunigitaj ordinaraj esperanto-kursoj ĉe civitana instituto, kutime prizorgataj de c-ano Angel Arquillos kaj sen. Julio Herrero. Kaj la fakajn lecionojn kaj la unuan AESF gvidis c-ano prof. Giorgio Silfer, helpate de d-ino Perla Martinelli. Entute pli ol dek kvin personoj ĉeestis ĉu unu ĉu ambaŭ aranĝojn.

La unua AESF estis intensiva kurso pri la esperanto-kulturo, specife la literaturo kaj la historio de la lingvokomunumo. Samtempe ĝi utilis por prepari al lingvotesta sesio laŭ la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito. Kiel konate, LTSEC inkluzivas ankaŭ la kulturon, ne nur la leksikon kaj gramatikon, kaj proponas ĉiujn nivelojn laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. La ekzamenoj okazis kunlabore inter Kultura Centro Esperantista kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, la samaj kunorganizantoj de AESF.

La bakalaŭran diplomon (nivelon C1) atingis c-anoj Angel Arquillos kaj Julio Herrero; la interan diplomon (nivelon B1) atingis c-anoj Francisco Javier Martín Gomez kaj Luis José Sanchez; la fundamentan diplomon (nivelon A2) atingis c-ino Carmen San-Segundo; la eniran diplomon (nivelon A1) atingis s-ino María Dolores Torres.

Kultura Centro Esperantista realigis la lingvotestan sesion en Malago samtempe kun la partopreno en la jara konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), apud Dublino, kie la faka KCE-kunlaborantino Meg Bianchi reprezentis esperanton inter dudeko da lingvoj.

[HeKo 409 7-B, 16 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0576 s s