Esperanta Civito

Ivo Lapenna omaĝita en Razgrado

Tagon antaŭ la naskiĝa centa datreveno de prof. d-ro Ivo Lapenna, la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" en Razgrado (Bulgario) organizis vesperon dediĉitan al li. Al la salono de la kulturdomo tiun serenan novembran vesperon venis samlingvanoj kaj amikoj de Lingvo Internacia en la urbo, por scii pli pri la "heroo de Montevideo".

Sen. Ivaniĉka Maĝarova, prezidanto de la Esperantista Domo de Kulturo, parolante pri la viva vojo de Lapenna, akcentis al liaj organiza kaj oratora kapabloj kaj al lia kontribuo por plialtigi la esperantan kulturon. Ŝi menciis liajn iniciatojn tiucele, kiaj estas la relanĉo de Internacia Somera Universitato (fondita de Edmond Privat en 1925), la lanĉo de la Belartaj Konkursoj kaj la Oratora Konkurso en 1950, kaj aliaj.

Ŝi menciis la fakton ke Ivo Lapenna iniciatis la aĉeton de propra domo por Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, kaj ke lian realigeblan kaj saĝan ideon certigi materian bazon por Esperantio nun realigas ĉefe la Esperanta Civito per siaj establoj kaj instancoj. Bedaŭrinde al lia figuro ne mankis/as karakterizoj kiel personkulto, menciis sen. Maĝarova, sed pri lia alta oratora kapablo memorendas, ke la bulgara kaj esperanta poeto Nikolao Stranĝanski (domaĝe, jam forpasinta) tradukis antaŭ pli ol dek jaroj lian “Retoriko”-n bulgarlingven; interalie la unua prezento de ĉi tiu traduko siatempe estis en Razgrado mem.

Dum la omaĝa vespero sen. Ivaniĉka Maĝarova tralegis la parolon de prof. Ivo Lapenna dum la 35a Universala Kongreso en la Sorbono, Parizo (1950).

[HeKo 410 1-B, 20 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0527 s s