Esperanta Civito

Ekster la ekstremoj kaj ekstermoj

"Unu celo de la kampanjo “protekti la lingvan medion” estas en ĉiu iniciato ponti inter ebeno kaj ebeno, inter laborstrio kaj laborstrio, inter uzantoj kaj neuzantoj de Esperanto, por kreskigi la senton de komuna posedado aŭ kunposedado de specifaj projektoj fare de diversaj partneroj. Ĉi-konekse ni ne proponas forlasi la tradiciajn procedurojn kaj voĉdonojn, sed emfazi la laborojn mem kaj ne la formalaĵojn, kiuj efike ebligu la pluiron de la laboroj. Unu konkreta ekzemplo de tia pontado estas la kunagado inter la centra UEA mem kaj la landaj asocioj. Ni atendas de la landaj asocioj (kaj de eventualaj alinivelaj agantaroj) iniciatojn pri reliefigo de tiu aŭ alia loka figuro aŭ teksto; tiuj iniciatintoj atendu de la centra UEA taŭgajn forumojn en la Universala Kongreso kaj la asocia revuo por diskonigo kaj plifortigo de la iniciatoj."

La supra alineo, ĉerpita el la malneto de la nova dekjara laborplano de UEA, estas filologie tre interesa. Post la ekstremo de la ŝtona lingvo, jen la ekstremo de la labor-plan-lingvo, kiu aspektas same kvankam malsimile ne komprenebla kiel la unua. De Renato Corsetti ĝis Probal Dasgupta, la malkapablo komuniki al la esperanta popolo estas granda. Diferenco estas, ke la unua volas komuniki per neniom, dum la alia neniom komunikas.

Ni mencias la lingvan flankon ne nur pro la kutima preskaŭ patologia lingvemo de esperantistoj. Efektive la nekapablo komuniki estas unu el la simptomoj de la UEA-fiaskoj, sed ne la kaŭzo mem de tiuj fiaskoj. La kaŭzoj situas kaj en la anakronisma organiza strukturo (elpensita en 1933) kaj en la strategiaj eraroj faritaj dum la antaŭaj jardekoj. Sed la eternaj gvidantoj de la Tyresö-generacio komencas pensi, ke esperanto ne venkis (?) ne ĉar ili sidas sur siaj postenoj, sed ĉar la lingvo ne estas "bona". Tamen la sezono de la lingvaj reformoj pasis (kvankam ne tute: vidu kiel pluraj koketas per nova alfabeto), kaj ĉi tiuj gesinjoroj disvastigas la ideon ke la lingvo per si mem estus bona, se oni ne poluus ĝin. Kaj kiu poluis ĝin? Kurioze, ne British Council (tion oni atendus de ilia anglofobio) sed... la esperanto-poetoj!

Venis la tempo denunci la fakton, ke UEA favoras kampanjon kontraŭ esperanto kiel lingvo kun propra kulturo. Tiu kampanjo ne konsistas nur el la spamnivela retumado de la edzo de s-ino Löwenstein kaj el la groteska UEA-organa ĉefartikolo subskribe de la edzino de d-ro Corsetti. Ankaŭ la "nova UEA-ekzameno", kontrabandita kiel inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (sed fakte bazita sur hungara reglamento), estas parto de ĉi tiu kampanjo: ĉar se oni elsarkas ĉian elementon de la esperanto-kulturo en la lingvotestoj pri esperanto, pri kio vi ekzamenas? ĉu UEA volas apliki la inviton de Blinkenbergo, kaj limiĝi je la traduko de montevideaj menuoj?

Sed finfine, por kiuj laboras la eternaj UEA-gvidantoj, kun aŭ sen salajro? Ĉu por pruvi ke la raŭmismo pravas? Ili ja estas donacantaj al la Esperanta Civito tutan vicon da ekvacioj: finvenkismo = nur helpa planlingvo / raŭmismo = kulturlingvo de vivanta komunumo; finvenkismo = movado por propagandi komunikilon / raŭmismo = kolektivo por progresigi ion kio estas kaj komunikilo kaj arta perilo kaj identigilo; finvenkismo = organiza strukturo centralisma kaj desuprisma / raŭmismo = organiza strukturo federisma kaj desubisma; finvenkismo = ni ŝtiparumu la poetojn kaj bruligu la librojn / raŭmismo = sen la bela voĉo ne aŭdeblas la bona vorto; kaj tiel plu.

[HeKo 410 2-A, 20 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0568 s s