Esperanta Civito

Esperanto en Irlando dum ALTE-konferenco

Konforme al la direktivo Muhlemann, aprobita en 2006 de la Forumo de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista regule reprezentas nian lingvon en la aranĝoj de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kaj tio okazis ankaŭ en Irlando, dum la 37a internacia konferenco de ALTE, 11-13 novembro 2009.

Unuafoje esperanton ne reprezentis c-ano d-ro Giorgio Silfer (engaĝita samtempe en Andaluzio pro esperantologia semajnfino, lingvotesta sesio kaj aliaj taskoj) sed nova stabanino de KCE, d-ino Meg Bianchi. Neniu alia reprezentis nian lingvon dum la ALTE-konferenco specife en la fakaj laborgrupoj. Plej aktivaj laborgrupoj estis tiu pri la inspektora kodo kaj tiu pri la enmigrintoj.

La laborgrupo pri la inspektora kodo, kunordigata de d-ino Gabriele Kecker, analizis la lastan parton de la malneto redaktita en Berlino la lastan septembron. La laborgrupo pri la enmigrintoj, gvidata de d-ro Lorenzo Rocca, enfokusiĝis pri la problemoj de alfabetigo.

La konferenco proponis plurajn prelegojn, laŭ la ĉeftemo "Testado pri malpli parolataj lingvoj en multlingva kunteksto", kiuj tamen ne multe rilatis al la ALTE-laboroj mem. Grandan spacon ricevis, en la lasta tago, la gaela lingvo.

Interesatoj pri lingvoekzamenoj povas kontakti Kulturan Centron Esperantistan, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 410 4-C, 22 nov 09]

D-ino Katalin Kováts en Edukado.net kaj en retmesaĝoj al Civitaj parlamentanoj kontestas la supran gazetaran komunikon (indus se ankaŭ ŝi ĝuste citus la aliajn: "Esperanta Civito", kaj ne nur "Civito").

Ni skribis, kaj tion konfirmas la protokoloj, ke specife en la fakaj laborgrupoj nur KCE reprezentas esperanton ĉe ALTE. Alia institucio esperantista, akceptita en ALTE tri jarojn post KCE (kiam la reguloj iĝis malpli restriktaj), kaj funkcianta esence kiel eksterlanda giĉeto de hungara institucio, partoprenis du fojojn en la laborgrupo "Young Learners", kiu poste estis "endormigita" pro ne sufiĉa intereso en la ALTE-membraro. Pri tiu partopreno (lastfoje en aprilo 2009, fare de la filino de d-ino Kováts, f-ino Petra Smidéliusz), HeKo raportis. Krome, unu solan fojon la sama institucio aperis en alia faka laborgrupo, kiam ĝuste KCE prezentis raporton pri siaj lingvotestoj por specialaj celoj.

Inverse, Edukado.net neniam raportis pri la kontribuoj de KCE, danke al kiu esperanto eniris la Asocion de LingvoTestistoj en Eŭropo en 2005. Cetere, en la gazetara komuniko pri Dublino aperinta en Edukado.net pli ol unu punkto estas devojiga: ekzemple, la "nova ekzamena regularo por blinduloj" tute ne kongruas kun la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Sed ni preferas ne imiti d-inon Kováts, perdante tempon per kvazaŭ pordistina atento.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0589 s s