Esperanta Civito

Pedro Hernández petis pardonon

Virtuala komunumo kun alta deliktorisko, Ipernity blokis la konton de la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Pedro Hernández, pro la akuzo de ekshibiciismo. Pedro Hernández estis devigata forigi siajn fotojn (pro kiuj pluraj en Hispanio moke kromnomis lin "el tío croqueta"...). Pli malfrue li publikigis la suban pardonpeton.

* * * * *

Antaŭ kelkaj tagoj, furoris la diskuto pri nudeco en Ipernity, kaj mi defendis la rajton montri sin nuda en ĝi. Tamen, mi ricevis afablan leteron de la patro de infano de mia retejo, kiu tute konvinkis min ŝanĝi mian kriterion pri publikigo de fotoj en Ipernity.

Nudismo estas, aŭ devas esti, laŭ mi, same kiel vegetaranismo, religio, ktp. afero de konscia konvinko, kaj estas klare ke infanoj, kiuj vivas en socio kie fenomeno kiel nudismo ne estas kutima surstrate povas ne bone kompreni aŭ taksi la aferon, kaj libere kaj konscie krei al si opinion. Mi respondecas pri la edukado de miaj filinoj, same kiel ĉiuj gepatroj pri la edukado de la siaj, kaj sammaniere, kiel mi kontraŭas ke aliaj homoj altrudu al miaj filinoj opiniojn, kiujn ili ankoraŭ ne kapablas analizi (ekzemple religiajn), ankaŭ mi konsideras ke mi ne rajtas enmiksiĝi en la edukadon de la gefiloj de aliaj homoj.

Mian retejon vizitas ne nur plenkreskuloj, sed ankaŭ infanoj, esperantaj geamikoj de mia filino Jasna. Pro kohero, mi devus elekti, aŭ rezigni pri la amikeco kun tiuj infanoj, aŭ malebligi la aliron al miaj nudismaj fotoj far infanoj, kaj por mi multe pli gravas amikeco. Libereco estas ja rajto, sed ne devo, kaj en ĉi tiu, same kiel en multaj aliaj aferoj en la vivo (ekzemple, en paraj rilatoj), rezigni je la plenumado de tiu rajto foje estas pli oportune, kaj tio ne malkreskigas tiun rajton.

Mi profitas por pardonpeti, se la aperigo de tiuj fotoj malkonfortigis infanojn, vizitintajn mian retejon, aŭ ties gepatrojn.
Kore,
Pedro Hernández

[HeKo 410 8-A, 27 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0576 s s