Esperanta Civito

FEM-propono pri Greziljono

Serĉante taŭgan sidejon por realigi parton de sia aktiveco, al la dek du Komitatanoj de la kooperativo posedanta Greziljonon Feminisma Esperanta Movado sendis, komence de oktobro 2009, proponon por plurjara luado de la kastelo plus unu hektaro ĉirkaŭ la konstruoj. 

Antaŭ ol ricevi respondon, post rekta vizito de la du komisiitaj FEM-komitatanoj kaj kelkaj fakuloj komence de novembro, la konstruoj aspektis tiel flegendaj kaj riparendaj, ke la fakuloj draste malkonsilis lui la tuton, sed eventuale proponi aĉeton. Tial antaŭ ne longe la prezidantino de FEM, sen. Marie-France Conde Rey, per dua letero al la samaj dek du modifis la antaŭan proponon.

Laŭ la oferto de FEM, ne la tuta bieno (dek sep hektaroj), estus aĉetota, sed nur la parteto kun (kaj ĉirkaŭ) la konstruoj. Tio signifas, ke la kooperativo daŭre ekzistus, por administri la restantan bienon. Sed kompreneble povas okazi ŝanĝoj, ĝis definitiva decido.

Efektive kastelo Grésillon ne estas vendata. La propono de FEM tamen kongruas kun du konsideroj: a) la nuna societo ne plu kapablas vivigi la strukturon; b) se daŭras tiel, post du-tri jaroj la kastelo riskas esti eĉ ne vendebla. Ĉu tiuj du konsideroj estas faktoj aŭ nur pesimismaj supozoj, tion demonstros la venontaj monatoj. Sed almenaŭ historie oni devas registri trian fakton: la ekzisto de konkreta propono kiu povus gardi Greziljonon ene de la esperanto-mondo.

La nuna Komitato de Greziljono estas en deviga mandatofino (ĉar la lasta Asembleo eksigis la tutan estraron); tial malprobable la propono de FEM estos traktebla antaŭ la eksterordinara Asembleo elektonta la novan Komitaton (ŝajne dum la baldaŭa vintro).

[HeKo 411 5-B, 4 dec 09] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0559 s s