Esperanta Civito

500.000 vizitoj en www.esperantio.net

Pro bonŝanca koincido, okaze de la Zamenhofa Semajno la retejo de la Esperanta Civito certe atingos sian kvincentmilan viziton ekde la mezo de novembro 2006: entute tri jaroj kaj unu monato sufiĉis por atingi ĉi tiun rekordon; kaj laŭ la nuna kreskanta ritmo de vizitantoj (kiuj superas 20.000 monate) eblas ke nur pliaj du jaroj sufiĉos por atingi la milionon da vizitoj.

La sukceso de www.esperantio.net dependas de pluraj faktoroj. Unu el ili estas la ofteco de la novaĵagentejo HeKo: ĝi jam superas ĉiujn retinformilojn pri la esperanto-mondo, same kiel "Heroldo de Esperanto" estas la plej ofta papera gazeto en nia lingvo.

Dua estas la kvalito de la servo, kiu kunigas sociajn, kulturajn kaj politikajn artikolojn al nur informaj. Samtempe la retejo komunikas novaĵojn al kiuj la tradiciaj movadaj organoj aplikas cenzuron (inkluzive de la "sendependa" retgazeto el Svedio, jam konsistanta precipe el mesaĝoj de la legantoj, do praktike nur iom pli ol afiŝtabulo). Estas rimarkinde ke ankaŭ en www.esperantio.net eblas afiŝi mesaĝojn: sufiĉas klaki sur la ĝusta loko en la enirpaĝo.

Tria estas la ekspansio de la Esperanta Civito mem, kiel nova kaj progresanta fenomeno. Evidente tio trenas la atenton de la personoj havantaj la esperantan civitanecon (pli kaj pli nombraj) kaj de tiuj kiuj simple deziras scii pri la nova Esperantio. Estas rimarkinde ke tre malmultaj kreas ligon de siaj retpaĝoj aŭ blogo al www.esperantio.net -- kio igas ankoraŭ pli neta la nunan rekordon.

Serenan novan jaron, kun almenaŭ unu novaĵo ĉiutage!

[HeKo 412 3-C, 9 dec 09]

Antiraŭmisto demandis:
1) Kion Vi celas per la esprimo "vizitoj": ĉu unuopulajn vizitojn, unuopulajn vizitantojn, unuopajn paĝo-deŝarĝojn, aŭ...?
2) aŭ mi eraras ne trovante la aluditan butonon alklakeblan, aŭ Via vortumo estas misgvida: "eblas afiŝi mesaĝojn: sufiĉas klaki sur la ĝusta loko en la enirpaĝo" ne egalvaloras al libera komenteblo de Via retejo. Sur la enirpaĝo mi trovis nur ĉi tiun eblon, nome la eblon sendi mesaĝon al la redakcio, kiu poste prijuĝas kion kaj kiel publikigi. Tio ja estas io alia, kaj malpli valora, ol libera komenteblo.

La redakcio respondas:
1) "vizitoj" tradukas la francan vorton "visites";
2) HeKo havas: a) la devon aperigi la komentariojn de la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon; b) la rajton aperigi alies komentariojn, se la koncernato deziras publikan respondon; c) la devon/rajton ne aperigi la komentarion de persono al kiu la Registra Instanco rifuzis aŭ rifuzus la esperantan civitanecon, laŭ aparte ricevita komuniko. En la nuna kazo c), la redakcio decidis aperigi la demandojn, kun la respondoj, sed sen la nomo de la koncernato.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0189 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0621 s s