Esperanta Civito

Parlamenta sesio en Svislando

La lasta parlamenta sesio en la unua mandato de la Civita Senato estos formale kunvokita post kelkaj tagoj fare de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kiu dissendos la tagordon al ĉiuj parlamentanoj.

La Senato kunsidos en la Konsilia salono de la arkitekture tre ĉarma urbodomo en Loklo, la 21an de julio 2006. La Forumo kunsidos la postan tagon en la Komisiona salono, sur la plej alta etaĝo de la nupskrapulo Espacité, urbocentre de Ĉaŭdefono.

En la tagordo de la Senato plej gravas la diskuto kaj aprobo de la leĝoproponoj pri la Lingva Komitato de Esperantio kaj pri la Ruĝa Kristalo (emblemo por sanitaraj servoj, unua helpo ktp okaze de kongresoj aŭ aranĝoj de la Civito aŭ sub ties aŭspicio) kaj la unua raporto de la komisiono pri familia juro. Pri la lastaj du temoj probable ne estos unuanimeco, ĉar la Blanka opozicio jam anoncis (kvankam kun internaj nuancoj) kontraŭan voĉon.

En la tagordo de la Forumo (la asembleo de la paktintaj establoj) plej gravas la diskuto kaj aprobo de la direktivo pri la Lingvotesta Sistemo, kiu referencas al la normoj de la Konsilio de Eŭropo kaj elektas Kulturan Centron Esperantistan kiel ĉefan organizan referencon pri la tuta ekzamenaro.

Dum la mandato 2001-2006 estis entute kunvokitaj ses Senataj kaj kvin Forumaj sesioj. Po unu el ili okazis en Andaluzio (Malago), la ceteraj en la neuŝatela kantono (foje en Loklo, foje en Ĉaŭdefono). Probable dum la venonta mandato 2007-2011 la Parlamento kunvenos pli ofte ekster Svislando.

[HeKo 304 8-C, 30 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0041 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0358 s s 
  Total: 0.0399 s s