Esperanta Civito

La 150a datreveno kaj nova humanismo

La Tago de la Esperanta Kulturo, unu el la kvar oficialaj festotagoj de la Esperanta Civito, en 2009 koincidas kun la Zamenhofa jubileo, sed ankaŭ kun gravaj eventoj el geopolitika vidpunkto, interalie la konferenco de Kopenhago pri la terklimato.

La 150a datreveno de la iniciatinto de esperanto kronas tutan jaron karakterizitan de profundaj studoj pri la homo Zamenhof. Tio povas aspekti iom kurioze, en komparo kun 1959: tiam la lapennismo kun Lapenna kapablis persvadi Uneskon enmeti Zamenhofon en la liston de la celebrindaj gravuloj, sed la fokuso estis metita al la lingvo, precipe danke al eventoj en UEA; ĉi-foje la lapennismo sen Lapenna ne kapablis persvadi Uneskon pri la indeco de Zamenhof, sed la fokuso estis metita al la homo, precipe danke al eventoj en kaj ekster UEA.

La personeco kaj la idearo de Lazaro Ludoviko Zamenhof estis pli studata ĉi-jare ol antaŭe laŭ serioza historiografia analizo. Rezultas bildo tute ne hagiografia: la homo Zamenhof ne estas plu ikono, sed ĝuste tial li fariĝis pli interesa. Zamenhofologio multe progresis, kaj nova, granda defio atendas ĝin: ĉu entute la ideologio de Zamenhof, sendepende de la lingvo, estas aktualigebla? En unua vico la homaranoj de Scienca Instituto Zamenhof laboras tiucele.

La aktualeco de la zorgoj de Zamenhof pro la intergenta malamo ŝajnas ne rilati al la zorgoj pro la klimato. La ĉefa diferenco situas en la preteratento pri la ekonomiaj faktoroj, kiuj male aperas en la konfliktoj ĉirkaŭ daŭropova evoluo, inkluzive de la batalo por la klimato. La ekonomiaj faktoroj (diversmaniere interpreteblaj, kaj se progreseme ne nur laŭ la klasbatalaj sociologioj) certe influas kaj ĉe la intergenta kaj ĉe la ekologia problemoj. La ekonomia kresko neglektanta la rajtojn de la naturo estas eraro kaj de la kapitalismo kaj de la planekonomio.

Efektive, la vera humanismo malkovras la homon en respekto al la naturo. Emblema estas tiurilate la renesanca pentraĵo "La tempesto" de Giorgione: ĝi rompas definitive kun la mezepoka ikonografio, kie la naturo havas nur akcesoran rolon ĉirkaŭ la homo (plej ofte la homo-dio, la krucumito); la naturo fariĝas komplementa, ne nur suplementa, al la homaj figuroj.

La mondo bezonas novan humanismon: en ĝi la valoroj de universaleco kaj de respekto al la naturo spontane kongruus, kaj en ĝi certe estus loko kaj por la lingvo kaj por la ideoj de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

La raŭmistoj ne povas sole krei tian novan humanismon; sed ili situas en la avangardo kiu perceptas ties neceson.

Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 412 5-C, 15 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0578 s s