Esperanta Civito

Lingvoj en la lasta numero de "Heroldo"

En Eŭropo (ne nur en la Unio) kreskas la atento pri lingvoj kaj lingvotestado, precipe en rilato kun la enmigrintoj, al kiuj pli kaj pli turniĝas la zorgoj de la fremdlingva instruado. Intertempe evoluas ankaŭ la pozicio de esperanto en tiu kampo.

Akumuliĝas la aranĝoj pro la diversaj jubileoj: Zamenhof, Lapenna, la unua (kaj lasta) kataluna Universala Kongreso... Sed ekster Eŭropo oni ne tiom retrospektivas: de Brazilo (kie oni pensas pri la Olimpikoj 2016) ĝis Afriko, kie strategioj diverĝas, sed ĉiu akrigas sian tranĉilon...

Leen Deij pri "la eŭromiraklo kaj la eŭromonstro". André Cherpillod pri esperanto kaj seksismo. William Baff pri Zamenhof kaj la hebrea medio. Dimitar Haĝiev pri mineralogia muzeo. Christian Genton pri la malapero de la homa specio (la virinoj nur duavice?).

La supraj kaj multaj pliaj estas la novaĵoj kaj temoj traktataj en la ĵus eldonita numero 2147 (15:2009) de la populara gazeto "Heroldo de Esperanto". La periodaĵon ĉefredaktas c-ino mag. Aneto Muhlemann (kongresa redaktoro: sen. Dieter Rooke), eldonas, posedas kaj administras LF-koop. Provezemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 412 9-B, 17 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0596 s s 
  Total: 0.0746 s s