Esperanta Civito

Vintraj lingvotestaj sesioj

Kultura Centro Esperantista, "institutional affiliate" de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, anoncas du baldaŭajn lingvotestajn sesiojn konforme al direktivo Muhlemann (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).

En Aneho (Togolando) 26-28 decembro 2009, laŭ kontrakta delego de KCE, Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando organizos ekzamenaron laŭ la kvar niveloj A1, A2, B1, B2. Lingvotestontoj: Mensah B. Attiogbe-Agbemadon, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo. Limdato por la enskribiĝo: 26 decembro 2009. Kotizoj: kadre de la subteno al Afriko, la Esperanta Civito pagas la ekzamenkotizojn de ĉiu diplomoto, eĉ se la koncernato ne havas la esperantan civitanecon.

En Ĉaŭdefono (Svislando) 31 januaro - 1 februaro 2010 KCE organizos ekzamenaron laŭ ĉiuj ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Lingvotestontoj: Francisko Degoul, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Limdato por la enskribiĝo: 15 januaro 2010.

Laŭ direktivo Muhlemann, la kandidatoj por la nivelo C2 devas indiki la specifan fakon, por ke KCE povu aldoni fakulon al la ekzamena komisiono.

Pliaj informoj tra KCE, TIETo kaj eventuale nia redakcio.

[HeKo 413 1-B, 18 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0569 s s