Esperanta Civito

EFEN denuncas diskriminacion kontraŭ afrikanoj

Estimataj samideanoj kaj geamikoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto,

Nome de la estraranoj kaj anoj de Esperanto-Federacio de Niĝerio, mi salutas vin varme kaj amike kiel ja estas normalaĵo. Daŭre vi tenas la verdan flagon nome de Esperantio en Afriko. Via envienda laborado por esperanto ja estas konata tutmonde.

Interese via temo estas diskriminacio. Kompreneble vi ja scias kaj sekvas la agojn de kelkaj homoj ene de UEA por dividi nin; kaj ili kreas ja ion simile al diskriminacio. Oni diskriminas inter [Esperantaj] Civitanoj kaj UEA-anoj kaj SAT-anoj. Ili [en UEA] praktikas "dividu kaj regu", kaj eĉ nun kelkaj el ni estas daŭre atakataj pro sia pozicio, ke Afriko jam estas matura kaj sendependa, kaj povas sin gvidi kaj decidi kun kiu rilati.

Mi kredas ke nun Zamenhof ploras en la tombo, ĉar tia hontaĵo ja estas male al la principoj kaj idealoj de esperanto, ke homoj rilatu senkonsidere la religiajn, rasajn, etnajn, politikajn diferencojn.

Kio plej doloras estas, ke kelkaj afrikanoj pro malriĉeco kaj iom da pano el tiaj malamikoj de esperanto, kunlaboras kun tiuj eŭropaj kaj eksterlandaj aktivistoj ĉefe ene de UEA, por krei malamon, malamikecon kaj amarecon inter ni.

Ne aliĝu al tiu rasisma kampanjo. Nun estas tempo por decidi, kie vi estas. Ĉu daŭre resti almozulo aŭ piedpilko de tiaj homoj, aŭ montri ke vi estas viro kiu ilo inter viaj du piedoj.

Tie ĉi en Niĝerio ni ne permesas kaj ne permesos ilin. Ni certigos ke ili malsukcesos, kaj ni daŭre laboros por la progreso de esperanto surbaze de respekto, egaleco kaj neŭtraleco. Ne sidu en la mezo, vi devas elekti unu el du alternativoj.

Ni esperas ke via kongreso havigos al vi okazon pripensi tiun temon kaj restu fidelaj al la idealoj de Esperanto. Mi rememoras mian lastan viziton al Aneho dum la 1990aj, kaj kredas ke vi havos senprobleman kongresumadon.

Nome de EFEN kaj miaj familianoj, salutas
Prince Henry Oguinye
Prezidanto de EFEN, Komitatano A de UEA kaj Esperanta Civitano

[HeKo 413 6-B, 23 dec 09 ]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0429 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0613 s s 
  Total: 0.1042 s s