Esperanta Civito

Pro "Che" Ertl kaj Vergara ne apudas

Ne serena festotago inter István Ertl en Eŭropo kaj José Antonio Vergara en Ĉilio. Akra interŝanĝo de opinioj karakterizis diskuton kiu startis per gratulo al la TEJO-estrarano Łukasz Żebrowski, produktanto aŭ reklamanto de kamizoloj kun la slogano "por lingva revolucio", kie Zamenhof aspektas kamuflita kiel "Che" Guevara. Cetere, pro tiu kamizolo eksterlanda kongresano estis pollingve insultita de junaj dekstruloj en Bjalistoko, dum UK.

István Ertl, eksdungito kaj nuna komitatano de UEA, deklaris: "Al Łukasz kaj liaj kolegoj mi kore gratulas. Kvankam mi persone malŝatas la figuron de Che Guevara (imagu se iu promenus kun T-ĉemizo de Heydrich aŭ Goebbels aŭ Mussolini), ĉi T-ĉemizon mi ŝatas, portas, tiel ke mendis ĝin eĉ pluraj miaj kolegoj neesperantistaj."

Al tiuj vortoj José Antonio Vergara, estrarano de UEA, replikis: "Oni ja plene rajtas malaprobi la fakton ke li iniciatis kaj kondukis gerilon, kaj kondamni la postan evoluon de la sistemo kies instaliĝon en Kubo li partoprenis (kiun cetere li baldaŭ forlasis), sed tio ne malhelpas la fakton ke li estas vaste agnoskata de sinsekvaj generacioj de junuloj kiel idealisma batalanto kapabla je grandaj sinoferoj serve al tio kion li kredis justa, ĉiam je la flanko de la subprematoj kaj ofendatoj de la Tria Mondo. Li ne ordonis amasajn murdadojn, malkiel tiuj kiujn István opinias spegulaj ekvivalentoj."

Sed István Ertl (kies tre interesan bultenon "Opus Nigrum" antaŭ dudeko da jaroj financis, krom eraro, junulara-studenta fonduso sine de la hungara reĝimo) insistis: "Che Guevara eble ne ordonis amasajn murdadojn, sed ja murdis mem, kaj rolis kiel kruela prizonestro post la venko de la kuba revolucio. Mi preferas Mahatman Gandhi (malgraŭ lia letero al "amiko" Hitler...) kiel temon de T-ĉemizo - kaj Zamenhofon, eĉ (aŭ des pli) se maskitan kiel Che."

Al kio Vergara, kiu ĵus inaŭguris kenedyeskan (laŭ kelkaj UEA-anoj groteskan) kampanjon por fariĝi komitatano B, same kiel Ertl, kolere ripostis: "via aplomba argumento tuj kondukis nian ĵus startintan diskuton al punkto kie ne plu eblas utile dialogi, kompreneble. Mi nur povas respondi al vi, tamen sen nenia espero ke tio impresos vin iel ajn, ke la CIA-agentoj kaj kubaj ultradekstruloj kiuj asertas ke Che estis murdisto apartenas precize al la sama speco de homoj kiuj helpis organizi la kruele sangelverŝan diktaturon de Pinochet en mia lando, mem torturis kaj murdis homojn ĉi tie kaj kunlaboris en la terorisma murdado de altranga eksministro de la Allende-reghimo en Vashingtono mem (Orlando Letelier). Kaj ĉi-kaze ne temas pri onidiroj, sed pri faktoj pruvitaj eĉ en tribunaloj."

La tuta diskuto okazis en la kutima skandalgazeto, kaj pruvas ke tre malfacile en organiza strukturo "neŭtrale" inspirita povas kunvivi kontraŭaj politikaj opinioj, dum en la Esperanta Civito, kun kandidatoj en konkurencaj listoj kun klare difinitaj programoj, ili povas sinergie apudvivi.

[HeKo 414 1-A, 24 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0596 s s