Esperanta Civito

Kompleta la 85a kolekto de HdE

Geopolitike interesa kaj Zamenhofe markita: tiel estas difinebla la trisemajna periodo pri kiu raportas la numero 2148 (16:2009) de "Heroldo de Esperanto", la lasta en la jaro antaŭ la speciala afrika numero, dissendota kun la unua de 2010. La koncernan periodon karakterizis du ŝokoj en Esperantio: pozitiva pro Google, negativa pro Atilio Orellana Rojas

Pri la rolo de la esperantistaro artikolas Giorgio Silfer kaj Manuel Ortega, inkluzive de nia rolo post la fiaskinta UN-konferenco en Kopenhago. EU-projekto utiligas nian lingvon. Alain Godon inventis Bildoreliefon. Zamenhofaj festoj ĉie, de Bulgario ĝis Japanio. Kongresoj en Nepalo kaj Popola Ĉinio. Progresas la Civita mikrokredito en Afriko. UEA disdonas librojn per Apogo Thorsen.

Lingvaj temoj ne nur por André Cherpillod, sed ankaŭ por Leen Deij. Nicolino Rossi recenzas novelaron de Tim Westover. En slavaj EU-landoj (Bulgario kaj Pollando) aktualas la lingva problemo ĉe Eŭropa Unio.

"Heroldo de Esperanto" fermas sian 85an jarkolekton, la dektrian de kiam ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. La ĉefredaktoro estas c-ino Aneto Muhlemann, la kongresa redaktoro sen. Dieter Rooke. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 414 4-B, 26 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0789 s s 
  Total: 0.0930 s s