Esperanta Civito

De fonduso al fondumo

La Kapitulo baldaŭ liveros al la Senato leĝoproponon pri la transformo de Fonduso Pro Esperanto al fondumo. La estonta Fondumo Pro Esperanto plenumos ĉiujn ĝisnunajn funkciojn de la Civita banko, sed kun alia jura statuso, kiu ebligos al individuoj kaj kolektivoj donaci monon alimaniere perditan, ĉar destinitan al la pago de impostoj. Nenio ŝanĝiĝos por la nunaj klientoj de FPEF.

Laŭ la Konstitucio la Civita banko estas submetita al la ekzekutiva povo en la Esperanta Civito: tial la membroj de la fonduma konsilio estos nomumeblaj nur per dekreto de la Konsulo. Krom la kontrolo de la ekzekutivo, ekzistos ankaŭ publika kontrolinstanco, probable unu el la svisaj ŝtatoj. Efektive la fondumo estos registrita en Svislando, sed ĝi povos aktivi sur la tuta terglobo, kiel publike utila institucio.

Inter la demandoj respondotaj de la Senato situas la decido, ĉu allasi klientojn kiuj ne havas la esperantan civitanecon aŭ ne aliĝis al la Pakto (kaze de establoj), kaj en kiuj kazoj. Ĝis nun necesas troviĝi en unu aŭ alia kondiĉo por subskribi kontrakton kun Fonduso Pro Esperanto.

Per la proponota transformo la nova Esperantio estos dotita per tre efika financa instrumento, laŭ la intencoj de la Kapitulo.

[HeKo 414 5-C, 28 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0540 s s