Esperanta Civito

Raymond Boré ne plu zorgos pri ZEOj

Pro aĝo kaj malsano, kiu preskaŭ blindigis lin, c-ano Raymond Boré en Ĉamberio (Savojo, Francio) rezignis pri la statistikado de Zamenhof-Esperanto-Objektoj.

C-ano Boré transprenis la taskon de s-ro Hugo Rölliger ankoraŭ en la antaŭa jarcento, kaj plenumadis ĝin fidele kaj skrupule laŭ metodo pli frua ol la enkonduko de komputiloj. "Heroldo de Esperanto", kies dumviva abonanto Boré estas, regule aperigis liajn ĝisdatajn listojn.

Jam antaŭ du jaroj c-ano Boré demandis al la Konsulo, ĉu la Esperanta Civito povus transpreni ĉi tiun ZEO-servon. Tiam la Konsulo respondis, ke certe tiu tasko povas eniri la kompetenton de Scienca Instituto Dietterle (por historiografiaj, demografiaj kaj statistikaj studoj pri Esperantio) kaj volonte oni pretas helpi, sed, se c-ano Boré estas komisiita de Universala Esperanto-Asocio, UEA havas prioritatan opcion por decidi pri tiu servo. Sekve la Konsulo rekomendis ke li kontaktu unuavice Roterdamon.

Efektive tio okazis, kaj nun la filino de c-ano Boré sendas la klasilojn kun multaj fotoj al la centralo de UEA. La nova komisiito (se konfirmota) loĝas en Pollando.

[HeKo 414 9-A, 30 dec 09]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0566 s s