Esperanta Civito

Lo Jacomo pri la situacio en Greziljono

La HeKomuniko 415 1-B, 31 dec 09 postulas klaran respondon pri diversaj punktoj.

La kunvokilo al nia januara asembleo, kun la tagordo kaj la teksto de la voĉdonindaj rezolucioj, rezultas evidente de kolektiva laboro. La rezolucioj estis grandparte redaktitaj de nia jura konsilistino, kaj ne estas kialo subskribi tagordon. Aliflanke, la cirkulero, kiu raportas pri la situacio kaj alvokas pliajn kandidatiĝojn, estas klare subskribita de mi, François Lo Jacomo [el Parizo].

La situacio post nia lasta jarkunsido estis iom konfuza, sed tiu ĉi jarkunsido ne oficiale eksigis la Komitaton.1 Iu(j) deziris tion, sed la rezolucio akceptita estas pli milda, precize ĉar oni ne povas eksigi tutan komitaton kaj samtempe akcepti per granda plimulto ĝian raporton. Por eviti ne utilajn kverelojn pri tio, ni decidis labori laŭ prioritatoj: unua estas reakiro de jura personeco, kaj la renovigo de la Komitato atendos la normalan daton de nia maja jarkunsido.

Krome, neniam ni havis okazon, de post majo 2009, alvoki al ĉiuj societanoj, ĉar tia sendo kostas mem plurcent eŭrojn kaj dekojn da laborhoroj: mi ja ricevis kandidatecojn, sed la plejparto el niaj societanoj eĉ ne vidis la protokolon de la jarkunsido nek la alvokon al kandidatiĝo, do estus ja ŝoka sinteno fermi la kandidatliston antaŭ ol averti ĉiujn membrojn pri la necesa renovigo, eĉ se ne mankus kandidatoj.

Pri jura personeco, nova [franca] leĝo igis, ke societoj, kiuj ne registriĝis ĝis plej malfrue 2002 aŭtomate perdis la juran personecon. Ĉiuj societoj kun jura konsilisto atentis la koncernan leĝon kaj registriĝis ĝustatempe en 2002. Antaŭe, tiu ĉi formalaĵo ne estis necesa. Kaj supozeble multaj aliaj societoj (interalie Greziljono) malatentis tiel abruptan devigon kaj neglektis tion (la leĝo lasis nur, post sia promulgo, unujaran tempoperiodon por efektivigi la registradon). Havante konstantan juran konsiliston ni evitos estonte tiajn problemojn. La kosto estos ja pli alta en la unua jaro, kiam ni devas aranĝi tiun ĉi registradon, sed tian elspezon indas plani en nia buĝeto eĉ por la postaj jaroj.

Ĉar la Komitato estis komplete renovigita depost 2002 kaj ĉar la ĉiujaraj jarkunsidoj kvitigis ĉiujn Komitatojn, estus nepenseble pagigi nun la tiamajn Komitatanojn pro aprobita eraro. Proceduremo estas granda perdo de energio por malgranda rezulto, kaj ni havas aliajn prioritatojn. Cetere la koncernaj sumoj estas malpli grandaj ol, ekzemple, la donaco, kiun ĵus faris la nuna kasisto akceptante, kun sia edzino, prizorgi senpage la tutan kuiradon dum la tuta somero 2009 anstataŭ ol mendi kostan eksteran kuiradon, kaj do ni devas unuavice danki al la Komitatanoj, ke ili daŭrigis sian laboron malgraŭ la konfuza situacio.

Statuto ne povas kontraŭi iun ajn leĝon, ĉar ĉiukaze la leĝo pli fortas ol la statuto. Se la leĝo postulas eŭropan civitanecon, tio ĉi aŭtomate validas ankaŭ por Greziljono, kiel ajn tekstos la statuto, sed estas la tasko de nia jura konsilisto informi nin pri tio. Aliflanke, la statuto ja povas esti limiga kompare kun la leĝo, kaj tiun ĉi limigon ni volas forigi.

En la ĝisnuna statuto la estraro enhavu honoran prezidanton, prezidanton, vicprezidanton… kaj de dek jaroj ĉiuj ĉi postenoj estas vakaj. Simpligi la estraron ŝajnas al ĉiuj necese, kaj post dek jaroj sen prezidanto, ni kapablos vivi sen vicprezidanto. Des pli, ke la estraron elektas Komitato, kiu povas kunsidi iam ajn se necese (eĉ rete). Cetere, la nova teksto de la statuto devigas nur, ke estu en la estraro prezidanto, sekretario kaj kasisto, ĝi tute ne malpermesas, ke estu pliaj estraranoj, interalie vicprezidanto(j). Mi jam spertis en aliaj asocioj embarasajn situaciojn, kiam la dezirata nombro da estraranoj malkongruas kun tiu menciita en la statuto. Same kiel la nombro da ministroj en registaro, la nombro da estraranoj prefere ne estu fiksita.

La malfrua registrado estos ja problema proceduro, pro tio mi mem proponis, ke oni aldonu min al la nuna Komitato (ĝis la efektiva elekto de renovigita Komitato), ĉar mi antaŭvidas amason da eblaj malfacilaĵoj kaj iom spertas pri tio. La statutŝanĝoj estos eble unu el tiuj ĉi problemoj, kaj aliaj statutŝanĝoj supozeble necesos okaze de la jura registrado. Sed se ni bonorde traktos la tagordon de la januara membrokunsido, ni almenaŭ disponos taŭgan bazon por nia jura klopodado.

Al la lastfraza demando: "En la tagordo de la eksterordinara asembleo estas nenia mencio pri la propono de Feminisma Esperanta Movado aĉeti la kastelon. Kial la anonima(j) kunvokinto(j) ne volas almenaŭ informi la membraron?" la anonima kunvokinto, nome mi, povas tre precize respondi, sed la redakcio de HeKo forte rekomendas komuniki tiun ĉi respondon unuavice al FEM. Resume: la propono venas en maltaŭga momento kaj ne estas prezentita en maniero sufiĉe matura por esti transdonata al niaj societanoj. Sed tion ni traktos siatempe rekte kun la aĉetproponanto.

(François Lo Jacomo)

1 En la numero 572 de "Le monde de l'espéranto", 15 dec 09, s-ro Lo Jacomo skribis: "Du fait de conflits interns ayant entrainé plusieurs démissions, l'Assemblée Générale a décidé de renouveler completement, dans les six mois, le Conseil d'Administration, afin de réaliser au mieŭx toutes les actions prévues".

[HeKo 415 5-A, 3 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0596 s s