Esperanta Civito

Kandidatoj al la Kultura Konsilio de KCE

La plej grava konsulta instanco de Kultura Centro Esperantista, nome la Kultura Konsilio, konsistas el la reprezentantoj de la esperanto-societoj kun sidejo (ankaŭ) en Svislando kaj el kelkaj esperantologoj elektitaj de la suverena instanco, nome la Asembleo.

La Kultura Konsilio daŭras kvin jarojn, kaj ĝia nuna mandato ĉesos okaze de la venonta Asembleo, 30 januaro 2010. Tiam la eliranta Konsilio oficos ĝis la elekto de la nova (antaŭlasta punkto en la tagordo).

El la eliranta Konsilio c-ano Jean-Jacques Lavanchy rezignis pro malsano, kaj sen. prof. Walter Zelazny pro ne kongruo kun lastatempa statuta modifo, kiu devigas la Konsilianojn havi C-diplomon aŭ ekvivalentan pri la lingvo. Inkluzivante tute novan kandidaton, por la nova mandato estas proponitaj Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La Komitato ankaŭ notis la sekvajn reprezentantojn: Anna Bartek por Feminisma Esperanta Movado, Dieter Rooke por Esperanto-Societo Zuriko; kaj atendas konfirmon pri la estontaj reprezentantoj de Esperanta PEN-Centro, Kooperativo de Literatura Foiro kaj Svisa Esperanto-Societo.

[HeKo 416 4-B, 5 jan 10]

Andy Künzli demandis:
1. Kio estas C-diplomo? Ĉu ekzistas A- kaj B-diplomoj, eventuale, D, E, aŭ Ĉ, ktp? (Bedaŭrinde mi ne trovis informojn en interreto).
2. Ĉu persono, kiu havas la superan diplomon de UEA/IELI (kiun tiu persono trapasis en 1994 en KCE) plenumus la formalaĵojn por povi kandidatiĝi kiel membro de la Kultura Konsilio de KCE?

La prezidanto de KCE respondas:
1. Diplomo laŭ unu el la du niveloj (C1, C2) en la grado C, konforme al sesnivela (kaj trigrada) skalo de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Tiu skalo, por esperanto, estas kompleta nur ĉe la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kaj la koncernaj diplomoj estas akireblaj nur tra Kultura Centro Esperantista aŭ ties delegitoj (ekzemple TIETo por la nemediteranea Afriko).
2. La supera diplomo de UEA/ILEI ne ekzistas. La elementa diplomo ekvivalentas al B1, la meza al B2, laŭ la direktivo Muhlemann. Sed nur se tiuj diplomoj estis akiritaj antaŭ ol 2007, ĉar ekde tiu jaro oni jam povis trapasi LTSEC-testosesiojn.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1652 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.2135 s s