Esperanta Civito

Internacia fotokonkurso de La Ondo

Post ok sukcesaj konkursoj (ekde 1998) la redakcio de "La Ondo de Esperanto" invitas al partopreno en la naŭa Internacia Fotokonkurso. En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15X20 cm. Fotoj povas esti koloraj au nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ 1 decembro 2006. La konkursaĵoj devos esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devos esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.

Halina Gorecka, sekretario de la konkurso

[HeKo 305 3-A, 7 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0364 s s 
  Total: 0.0497 s s