Esperanta Civito

Zakopane, JES... kaj ne

La unua Junulara E-Semajno (kombino de la tradicia Internacia Seminario en Germanio kaj de la ĉi-jarcenta AS en Pollando) pasis en Zakopane ĉe la jarŝanĝo. Laŭ la atesto de Johannes Müller, temis pri duone plena glaso. Sur unu pesiltaso kuŝas pozitivaj rimarkoj, sur alia negativaj.

Sed ni komencu per la vekto: "Kvankam Zakopane estas ĉe la pugo de l' mondo, la alvojaĝo sufiĉe bone funkciis".

Negative: "La JES-ejo estis kutima lernejo kiu neniam celis gastigi homojn. Tion oni daŭre rimarkis. Severe mankis duŝejoj. Plurfoje malaperis la varma akvo kiam mi estis sapumita en la duŝejo. Ankaŭ mankis litoj. La tiel nomataj luksaj litoj estis sufiĉe aĉaj simplaj matracoj. Fakte temis pri kutima amasloĝejo."

Negative: "Ĉio ĉi tute ne estus problemo, se mi pagintus por ĝi malpli. La kotizoj por plenpagantoj estis same altaj kiel por la pasintjaraj ISoj. Tie kontraŭ la sama mono mi ĉiam loĝis en kvarlita ĉambro kun sufiĉe da ĉiam funkciantaj duŝejoj kaj pli bona manĝaĵo."

Pozitive: "Malgraŭ la ĝisnuna plendado JES entute estis bonega aranĝo ĉar multe da mojosaj* homoj ĉeestis. Ege ĝueblis la komuna umado, la muzikumado, la koncertoj kaj la aliaĵoj, kiel ekzemple la gufujo."

Negative: "Kvankam la gufujo** estis menciita en la broŝuro, ĝia okazo ne estis antaŭvidita. Anstataŭe haveblis senpaga teo kaj kafo ĉiam. Tiu ne prideĵorata tebufedo pli kaj pli aĉiĝis pro la kreskanta rubaĵo. Ĝi iomete malagrabligis la etoson."

Negative: "Entute la organizo de la aranĝo estis iom maltro pripensita. Oni ĉiam ĉie sentis la penson de la organizantoj, ke ne indas organizi ĉion ĉar tamen ĉio iel funkcios."

Pozitive: "Kaj jes ĉio funkciis iasence, kvankam multo povintus funkcii pli bone. Sed ŝajne multaj homoj ŝatas tiun stilon de malmulte organizitaj aranĝoj kaj ĝuas senprograme senorganize kunesti."

Pozitive: "Okazis bonegaj koncertoj (...). Mi ege ĝuis esti parto de la JES-bando, kiun Kim spontane organizis por parto de sia koncerto. Ankaŭ la ekskursoj estis laŭdire sufiĉe bonaj."

Negative: "Por la hejmvojaĝo vere montriĝis ke Zakopane kiel loko estas maltaŭga, ĉar estis ŝtopiĝo sur la ŝoseoj de Zakopane ĝis Krakovo. Tial endis nepre uzi trajnon, sed trajnoj preskaŭ ne ekzistas kaj bezonas pli ol tri horojn por atingi Krakovon."

Kaj ni finu per la vekto: "Ni forlasis kune kun eble kvardek homoj la aranĝon [por iri] al la stacio de Zakopane je la tria matene. Tio ebligis al ni agrablan matenmanĝon en la neĝa preskaŭ senturista Krakovo."

* Akronimo el Moderna Junulara Stilo. Ĝi iel kovras la semantikan kampon de la slangaĵo "cool".
** Trankvila tesaloneto, for de la bruo, kun diskreta lumo (prefere kandeloj) kaj malpermeso fumi kaj drinki. Ĉi tiu iom azieca oazo de silento (eblus nur mallaŭte babili) estis enkondukita en ISon en la 1990aj, fare de Natalie Schuchert.

[HeKo 417 6-A, 10 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0745 s s 
  Total: 0.0923 s s