Esperanta Civito

La rimarkoj de Nullum Cerebrum

Kvankam danke al Jorge Camacho (kies kalumniaj pamfletoj kontraŭ la raŭmistoj ekvivalentas en Esperantio, laŭ socia kaj politika funkcio, al la falsaj "Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono" kontraŭ la hebreoj antaŭ jarcento en Eŭropo) kelkaj hispanoj plu avanas laŭ tedeco, laŭ stulteco ilin superis blogisto (prefere: blagisto) el Svedio, kies pseŭdonimon ni paŭsu al "Nullum Cerebrum". Ni respondas ĉi tie al liaj ĉefaj rimarkoj.

1. "[En la Esperanta Civito] oni postulas konon pri [la] lingvo Esperanto je la nivelo A2."
La lingvokono estas esenca kondiĉo por peti la esperantan civitanecon. Tiun lingvokonon devas atesti la establo, tra kiu la individuo petas la civitanecon. Tamen ne ekzistas specifa indiko pri la nivelo. Ekde 2008 nur la personoj kiuj petas la civitanecon pere de unuagrada parenco devas montri A2-diplomon.

2. "Oni devas subskribi KONTRAKTON kun la Civito (vidu http://www.esperantio.net/index.php?id=13)"
Ne ekzistas kontrakto kun la Esperanta Civito, sed kontrakto inter establoj: tiu kontrakto pri partnereco nomiĝas Pakto.

3. "La kondutreguloj de la Civito estas bazitaj je svisaj leĝoj."
Ne estas tiel. La Esperanta Civito havas proprajn normojn, kaj nur en kazo de normomanko oni referencas al la Svisa Civila Kodo, provizore. Do ĉi tiu rolas nur subsidue en la Civita juro, same kiel la franca lingvo rolas nur subsidue en la Civita komunikado, kies oficiala lingvo estas esperanto.

4. "Tiuj leĝoj estas, nek komprenataj, nek konataj de mi. Jen, eble la plej grava kialo, ke mi vere hezitas aliĝi al la Civito."
Individuo ne aliĝas al Svedio, sed eventuale li petas la svedan ŝtatanecon. Individuo ne aliĝas al la Maltaj Kavaliroj, sed eventuale li petas esti ordenita. Individuo ne aliĝas al la Esperanta Civito, sed eventuale li petas la esperantan civitanecon.

5. "La alineo pri aliĝo al la Pakto (interkonsento / kontrakto) eĉ pli timigas min. Ŝajnas, ke oni devas aliĝi al iu "establo" kiu jam estas aliĝinta al la Pakto por esti rajtigita peti individuan civitanecon."
Kial Nullum Cerebrum timas? Tiu normo garantias lin: ĉar se la peto pri la civitaneco estas rifuzita de la Registro, la problemo estos ne inter la individua petinto kaj la instanco, sed inter la perinta establo kaj la instanco. 

6. "KONTRAKTO estas timiga afero. Kutime troviĝas malgrandlitere skribitaj reguloj en tiaj dokumentoj. Tiujn paragrafojn mi tre malofte tralegas, antaŭ ol mi subskribas la dokumenton (la vendisto kutimas aserti, ke temas pri "formalaĵoj" kiuj malgravas, kondiĉe vi sekvas la regulojn.) Tamen tiuj "interkonsentoj" kelkfoje liveras malagrablajn rezultojn."
Kiel dirite, la Pakto estas kontrakto inter kolektivoj, ne kun individuoj. Verŝajne Nullum Cerebrum devus timi ne la kontraktojn, sed sin mem. 

7. "La kortumo estas "arbitracia instanco". La verdiktoj estas sen apelacio."
Nullum Cerebrum legas nur tion kion li volas. Unue, temas pri la arbitracio inter establoj, ne inter individuoj. Due, se establo ne estas kontenta pri la verdikto, ĝi povas sin turni al la Forumo, kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon (art. 11 de la Pakto). Fine, ankaŭ por la individuoj la Konstitucio klare antaŭvidas duagradan juĝon: artikolo 22, paragrafo 4. 

8. "La esprimoj "kontraktoj", "arbitracio", "ŝuldoj al aliaj anoj de la Civito" donas al mi la impreson, ke la Civito estas ia tipo de firmao, entrepreno, kiu utiligas la regulojn por "franchising".
Evidente Nullum Cerebrum vivas en socio, kie ekzistas nur administraj tribunaloj.  

9. "Entrepreno, kiu per kontraktoj donas ekskluzivan distriburajton al alia entrepreno fakte, aplikas sistemon de monopolo kaj pro tio povas / rajtas krei iun ajn regularon. Tio estas nediskutebla fakto."
Sed tio ne koncernas la naturon de la Esperanta Civito. 

10. "La fakto, ke tiu, kiu volas membriĝi en la Civito, devas aparteni al alia "establo", fortigas mian impreson, ke temas pri donado de ekskluzivaj distriburajtoj al aliaj firmaoj / establoj." Kiu estas la varo, kiun la Civito opinias sin havi rajton kontroli rilate al la distribuado? La varo ja estas la lingvo Esperanto, kompreneble. Tamen la kreinto de la lingvo deklaris, ke la lingvo apartenas al neniu, eĉ ne al la kreinto mem." 
Laŭ la rezonado de Nullum Cerebrum, la vortoj "logiko" kaj "deliro" estas sinonimoj.

11. "Sed, kiel estas la stato pri la esperanta flago? Tiu simbolo estas uzata de UEA, kaj aliaj organizoj jam dum pli ol 100 jaroj. La organizo SAT adoptis similaspektan simbolon, sed sur ruĝa fono. Mi ne scias, ĉu la Civito uzas la kutiman verdan flagon kun verda stelo sur blanka kampo kiel sia simbolo aŭ, ĉu oni uzas blankan flagon kun verda stelo."
Sufiĉas legi la artikolon 7 de la Konstitucio. Kaj ankaŭ la respondon al la interogacio pri la uzo de la flago de Esperantio.

[HeKo 417 7-C, 11 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0581 s s