Esperanta Civito

Kondolenco pri la Haitia PEN

Kun doloro la Esperanta PEN-Centro informas ke Georges Anglade (65-jara) kaj lia edzino Mireille Neptune estis mortigitaj de la tertremo en Haitio, kaj probable ankaŭ aliaj verkistoj tiel pereis.

Georges Anglade prezidis la Haitian PEN-Centron, kiun li kunfondis post la fino de la diktaturo de Duvalier. Multaj haitiaj verkistoj ankoraŭ ne revenis el la landoj kie ili trovis azilon.

"Mi renkontis lin en Meksiko kaj en Norvegio, okaze de la mondkongresoj" atestas lia kolego Giorgio Silfer "kaj gardas pri li mirindan rememoron. Ne nur ĉar la haitianoj ŝajne voĉdonis por mi en 2004, kiam mi kandidatis por la posteno de internacia sekretario. Precipe ĉar li estis ekvilibra kaj saĝa homo. Georges Anglade donis al mi tre interesajn esencajn informojn pri Haitio, pruvante unu plian fojon ke el lando materie tre malriĉa povas veni spirite tre riĉaj homoj".

[HeKo 418 6-B, 14 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0587 s s