Esperanta Civito

Startas la projekto "AmaHoro"

Per notaria akto en Buĵumburo, subskribita de c-ano Frederiko Nimubona kiel reprezentanto de SIPU kaj sen. Marie-France Conde Rey kiel reprezentanto de Pro Esperanto, startis la projekto "AmaHoro", nome la konstruo de vilaĝo kun transnacia, filantropa kaj pacifisma alvokiĝo, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, sur tereno donacita de la burundia ŝtato en la suda provinco Makambo.

La notaria akto preskribas la celojn, strukturon, kapitalon kaj resursojn de la tuta projekto, kies nomo en la runda signifas Pacon. La projekton gvidos konsilio el kvin administrantoj, el kiuj almenaŭ tri burundianoj: ili ĉiuj devas havi la esperantan civitanecon. El la kvin, tri estas elektitaj de la Konsulo, laŭ listo de ses kandidatoj proponitaj de la prezidanto de SIPU, dum ĉi-lasta elektas du laŭ listo de kvar kandidatoj proponitaj de la Konsulo.

La Konsilio elektos mem sian prezidanton kaj disdonos oficojn, ankaŭ al eksteruloj. Forpasinton aŭ eksiĝinton oni anstataŭigas laŭ la supre priskribita proceduro: de la prezidanto de SIPU kaj de la Konsulo dependos ankaŭ la eventualaj eksigoj.

La kaskontrolantojn elektas SIPU kaj Pro Esperanto. Donacoj, legacoj, pruntoj de ekster Burundio pasos ekskluzive tra la Civita banko.

La Konsilio de Projekto Amahoro agos aŭtonome, kvankam ne sendepende, pri la aĉeto kaj konstruo de domoj kaj infrastrukturoj, ilia luigo aŭ vendo, kaj ĝenerale pri la administrado de la projekto.

La Konsulo atendas nun la kandidatliston de SIPU por proponi ankaŭ la sian. La Konsilio devus esti aktiva jam ĉi-monate.

[HeKo 418 7-B, 15 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0553 s s