Esperanta Civito

Somera universitato pri mondialismo

La Esperanta Civito sukcesas kunvenigi unuafoje la gvidantojn de la diversaj animoj de la mondialismo. Fakte la prezidantoj de la du ĉefaj branĉoj de la mondialismo partoprenos en la Somera Universitato pri Mondialismo, surloke organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 23-28 julio 2006.

William Pace (Usono), prezidanto de la Mondfederisma Movado, ĵus konfirmis sian ĉeeston dum la tuta semajno: li prelegos pri "La Internacia Krim-Kortumo". Roger Winterhalter (Alzaco), prezidanto de la Kongreso de la Popoloj, inaŭguros SUMon 2006 per prelego pri "La mondcivitanaj domoj: spertoj kaj perspektivoj". Tria historia aktivulo de la mondialismo iamaniere ĉeestos: la filo de la fama Gary Davis, Troy Davis, prelegos pri "Demokratio kongrua kun mondialismo".

Aliaj prelegistoj en SUM estos René Wadlow pri "La Ĝeneva Iniciato: paco en Proksima Oriento"; Henri Cainaud pri "Mondialismo kaj ekologio: kiaj instituciaj rimedoj?"; Giorgio Silfer pri "Kio estas federismo?"; Bernard Henry pri "Survoje al la UN-reformo: proponoj kaj perspektivoj"; Zeki Ergas pri mondaj sociaj forumoj.

Aldone du paralelaj kursoj pri la historio kaj la strukturoj de mondialismo, fare de Henri Cainaud kaj Bernard Henry: SUM fakte disvolviĝos kaj france kaj esperante. Kune kun c-ano Silfer, ĉi-lastaj estas la personoj kiuj plej aktivis por la okazigo de SUM.

Informas Kultura Centro Esperantista, aŭ nia redakcio.

[HeKo 305 5-B, 08 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0620 s s