Esperanta Civito

Universalaj Kongresoj en totalismaj landoj


Ni difinas "totalisma lando" la landon kies ĝenerala socio estas strukturita laŭ unupartia aŭ eĉ senpartia ŝtato. Ekzemple Italio estis totalisma unupartia ŝtato inter januaro 1926 kaj aŭgusto 1943, kiam ĉiuj politikaj partioj estis malpermesataj, escepte de Faŝista Nacia Partio. Je la 2a de aŭgusto 1943, dum Italio daŭre militis kontraŭ Usono kaj Britio flanke de Germanio, kun ĉefministro Badoglio anstataŭ Mussolini, ankaŭ la faŝista partio estis malpermesata, do la lando iĝis senpartia ŝtato, fakte absoluta monarkio, ĝis la armistico de la 8a de septembro kaj iom poste.

Laŭ la supra difino ankaŭ la Sankta Seĝo estas totalisma ŝtato, kaj tiaj estas ĉiuj planekonomiaj reĝimoj, inkluzive de tiuj nur formale plurpartiaj (ĉar kun blokitaj nombroj da reprezentantoj en la parlamento), kiel Pollando ĝis 1990. Ĉi-lastaj eniras la supraĵan difinon de s-ro István Ertl en lia publika kritiko kontraŭ la decido kunvoki Universalan Kongreson al Hanojo: "Mi aprezas niajn movaderojn en Ĉinio, Kubo kaj Vjetnamio, kaj konsentas ke ili bezonas kaj meritas nian subtenon, sed... ĉu estas saĝe ke neŭtrala movado okazigu sian ĉefkongreson preskaŭ sinsekve en memdifine komunismaj landoj?" Ni rimarku akcesore ke, identigante UKon kiel ĉefkongreson de neŭtrala movado, s-ro Ertl implice agnoskas, ke UK ne estas la kongreso de la tuta esperantistaro, sed nur de unu Asocio.

István Ertl fakte duan fojon manifestis sian antikomunismon dum la lastaj tempoj, post interŝanĝo de sinceraĵoj pri "Che" Guevara kun UEA-estrarano el Ĉilio. Sed nin ne interesas la politikaj ideoj de s-ro Ertl (kiun kelkaj simple difinus "dekstrulo"). Preter la limigita horizonto de polemiketo en la kutima skandalgazeto, ni ŝatus retrospektivi pri la rilatoj inter UK kaj totalismaj landoj.

Ĝis 1934 neniu Universala Kongreso estis kunvokita al totalisma lando. Efektive en 1933 UK okazis en la hitlera Germanio, sed ne ĉiuj partioj estis jam malpermesataj en tiu momento; krome, kaj pli grave, la decido kunvoki la kongreson al Kolonjo rezultis el invito de la tiama kristandemokrata urbestro Konrad Adenauer, poste likvidita de la nazioj. La unua UK efektive en totalisma lando datiĝas je 1935: temas pri tiu en Romo.

Post la turisma sperto en Romo (sed ne mankis laŭdoj al la faŝista reĝimo, dum la inaŭguro) pasas dek ok jaroj, ĝis dua UK en totalismo: Zagrebo 1953. Sekvos Varsovio 1959, Sofio 1963, Budapeŝto 1966, Madrido 1968 (do kvar en jardeko); kaj plu Varno 1978, Budapeŝto 1983, Pekino 1986, Varsovio 1987, Havano 1990 (do kvin en dek tri jaroj). La ruino de la sovetia imperio evitigas plian kongreson en orienteŭropa diktaturo; sed ni rimarku ke ankaŭ la frua ĉeso de la ekstreme dekstra reĝimo evitigis UKon en la Grekio de la koloneloj. Kaj se temas pri dekstraj diktaturoj, ni emfazu ke la madrida estas la sola kazo de UK en lando kun ekzila registaro: tiel ke UEA implice agnoskis la frankismon kaj malkonfesis la hispanan respublikan registaron en Parizo.

Post la protestoj de anticionistoj pro UK en Tel-Avivo 2000 (kio tamen ne eniras ĉi tiun analizon, ĉar Israelo ne estas totalisma ŝtato) la esceptoj rekomenciĝis per Pekino 2004, Havano 2010 kaj Hanojo 2012. Unua konsidero: se UEA kunvokas sian "ĉefkongreson" al la samaj ĉefurboj de ŝtatoj kies konstitucioj ne ŝanĝiĝis post la falo de la Berlina Muro, tio signifas ke UEA ne malaprezas la reĝimojn de Popola Ĉinio kaj Kubo. Manko de malaprezo ne signifas aŭtomate aprezon: povus temi nur pri politika indiferento. Sed ekzemple ni preferas sinceran faŝiston al politika indiferentulo: ĉar almenaŭ tiu havis la kuraĝon fari elekton, eĉ se eraran; ankaŭ en la evangelio, punita estas nur la servisto kiu entute ne utiligis sian moneron, sed enterigis ĝin.

Dua konsidero: UK kutime okazas en lando kun relative forta esperanto-komunumo, kaj en urbo kies infrastrukturoj povas akcepti dumilon da gastoj. Laŭ tiu vidpunkto, Ruslando egalas al Kubo. Tamen neniu UEA-gvidanto klarigas al sia membraro (eĉ ne al la rusa membraro), kial Havano jes (eĉ duan fojon) kaj Moskvo ne (eĉ ne unuan fojon).

Tria konsidero: kun la escepto de Romo 1935, kongresi en unupartia ŝtato estas karakterizo de la "moderna UEA": kvin fojojn jam en la Lapenna-epoko, kvin fojojn poste, ĝis la Okdeknaŭa. Kaj kun la escepto de Zagrebo 1953, ĉiuj UKoj en unupartia ŝtato situas post la eniro de UEA en la Unesko-familion. Ĉu oni rajtas dedukti, ke la uneskismo kondukis al ĉi tiu kutimo? ja ankaŭ totalismaj ŝtatoj membras en Unesko. Aŭ inverse: la inklino de UEA kongresi en totalisma ŝtato simple trovis oportunan senkulpigon en la uneskismo.

Lasta (sed ne fina) konsidero: la elektoj de la UEA-gvidantoj trovas la subtenon de la bazo. Nur en 1933 evidente okazis politika bojkoto, laŭ la drasta malmultiĝo de la kutima kongresanaro.

Giorgio Silfer,
membro de Scienca Instituto Dietterle

[HeKo 419 1-A, 17 jan 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0399 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0843 s s