Esperanta Civito

Clara Gyorgyey forlasis nin

Clara Gyorgyey estis unu el la plej karakterizaj personoj en la PEN-kongresoj. Ŝi gajnis la simpatiajn trajtojn de usonanino tute gardante la siaspecan spicon de hungarino. Jam ŝia maniero paŝi estis simptoma por ŝia temperamento.

Verkisto, dramkritikisto, edukisto kaj tradukisto, Clara Gyorgyey naskiĝis en Budapeŝto 23 majo 1933. Ŝia vivo do ampleksis precize mil lunojn. Migrinte al Usono, ŝi instruadis en Yale Universitato de 1960 ĝis 1989, dividante sian tempon kun la verkado kaj la familia vivo: la edzo, historiografo Ferenc Gyorgyey, kaj du filinoj, Katalin kaj Maria.

Kiel kritikisto ŝi kontribuis al dekoj da revuoj. Ŝi redaktis la kvaronjaran PEN-novaĵleteron, kaj "World Literature Today - Hungary". Clara Gyorgyey verkis interalie la dramon "Catsplay" (1976), prezentitan en okdek unu usonaj teatroj, kaj du librojn pri eminentaj hungaraj beletristoj: Ferenc Molnár kaj István Õrkény.

Kvankam prezidanto de la usona sekcio de la PEN-Centro por Verkistoj en ekzilo, Clara Gyorgyey restis en rilatoj kun Hungario, antaŭ kaj post la Okdeknaŭa.

Ŝi estis granda amikino de nia esperanto-centro kaj forte apogis mian kandidatecon al la internacia sekretarieco, en 2004. Ni ĉiuj gardas pri ŝi tre karan rememoron.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 420 1-B, 22 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0042 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0340 s s 
  Total: 0.0382 s s