Esperanta Civito

EU-Parlamento pri la homaj rajtoj

La Parlamento de Eŭropa Unio firme kondamnas "ĉian formon de perforto, de diskriminacio kaj de maltolero bazitan sur la religio, kontraŭ religiemuloj, apostatoj kaj ne kredantoj" kaj memorigas ke "la rajto je pensa, konscienca kaj religia libero estas fundamenta homa rajto, garantiita de la internaciaj juraj rimedoj".

La EU-Parlamento aprobis 21 januaro 2010 tri rezoluciojn pri la homaj rajtoj, koncerne la ĵusajn atakojn kontraŭ religiaj minoritatoj en Egiptio kaj Malajzio, la kazon de la ĉina disidento Liu Xiaobo kaj pli ĝenerale la malrespekton por la homaj en Popola Ĉinio, same kiel la situacion en Filipinoj.

En la unua rezolucio, la EU-Parlamento "esprimas sian zorgemon vidalvide al la ĵusaj atakoj kontraŭ koptaj kristanoj en Egiptio" kaj kontraŭ la preĝejoj kaj kultejoj en Malajzio, kaj invitas la aŭtoritatojn de ambaŭ landoj "garantii la personan sekurecon kaj la fizikan integrecon de la kristanoj kaj de la ceteraj religiaj minoritatoj sur ĝiaj teritorioj".

La EU-parlamentano invitas ankaŭ la Konsilion, la Komisionon kaj la Altan Reprezentanton pri eksteraj aferoj kaj sekurpolitiko, kadre de la rilatoj kaj de la kooperado de Eŭropa Unio kun la koncernataj landoj, "doni apartan atenton al la religiaj minoritatoj, inkluzive de la kristanaj komunumoj". 

En la dua rezolucio, dediĉita al Popola Ĉinio, la EU-parlamentanoj postulas "la tujan kaj senkondiĉan liberigon" de Liu Xiaobo, akademiulo kaj eminenta batalanto por la homaj rajtoj, kondamnita en Pekino je dek unu jaroj da prizono. Ili esprimas sian solidarecon kun liaj pacaj iniciatoj favore al la demokratiaj reformoj kaj kondamnas la juĝan persekuton kies viktimo li estas.

Kondamninte ankaŭ la ekzekuton de Amal Saikh, brita ŝtatano, kaj malaprobinte la fakton ke la ĉinaj aŭtoritatoj "simulis surdan orelon pri la refojaj petoj de Eŭropa Unio kaj de unu el ĝiaj membroŝtatoj por ke la mortpuno (...) estu interŝanĝita kontraŭ prizono", la EU-Parlamento substrekas ke la bilanco de Popola Ĉinio rilate al la homaj rajtoj restas tre zorgiga, kaj invitas la Konsilion kaj la Komisionon prioritatigi la kazon de Liu Xiaobo ĉe la venonta pinta renkonto EU-Ĉinio.

En la tria kaj lasta rezolucio, pri la homaj rajtoj en Filipinoj, la EU-parlamentanoj firme kondamnas la masakron de Maguindanao, 23 novembro 2009, kiam cent armitoj de loka milico barbare torturis kaj murdis 57 membrojn de konvojo, inkluzive virinojn, formita el advokatoj kaj ĵurnalistoj, liveronta kandidatigon por provincestra posteno.

La EU-parlamentanoj emfazas la neceson de sendependa kaj plena enketo fare de la polico, kun konkretaj sekvoj, specife kontraŭ la membroj de la sekurforto suspektataj je implikiĝo.

(fonto: Blanka grupo de la Civita Senato)

[HeKo 429 4-A, 24 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0593 s s