Elektita la Konsilio de la projekto AmaHoro
La Konsilio por la Projekto AmaHoro estas elektita: ĝiaj membroj estas gec-anoj Martin Mbazumutima, Libère Mudende, Chamberline Nguefack, Frédéric Nimubona, Salvator Nizigiyimana.
Martin Mbazumutima estas deputito ĉe la Parlamento, kaj pli frue unu el la estroj de la kabineto de la nuna prezidento. Libère Mudende laboras ĉe la Ministerio pri ercoj kaj geologio. Chamberline Nguefack (la sola virino kaj ne burundiano) estas Civita vickonsulo pri la tria mondo kaj socialaj aferoj. Frédéric Nimubona prezidas la Societon Internacian por Paco Universala. Salvator Nizigiymana estas la ĝenerala direktoro de la burundia nacia telefonkompanio.
Tre baldaŭ la Konsilio kunvenos por elekti sian prezidanton kaj asigni aliajn oficojn, ankaŭ al eksteruloj. La Konsilio respondecas pri la tuta projekto, vidalvide al SIPU kaj al Pro Esperanto.
[HeKo 420 9-C, 28 jan 10]