Esperanta Civito

Unua "Heroldo de Esperanto" en 2010

Debutis la 86a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto", kiun jam la 14an jaron eldonas, posedas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, la duan jaron sub la ĉefredakto de c-ino Aneto Muhlemann.

En la unua paĝo: la rilatoj inter esperantismo kaj totalismoj reaktualiĝis post la decidoj de Roterdamo kunvoki UKojn en Havano kaj Hanojo, kaj post la aprobo de antikomunisma leĝo en Pollando. Ĉu havas sencon batali por lingva demokratio, sed ne por esprimlibero?

La jarfinaj aranĝoj kaj bondeziroj nature okupas parton de la kroniko: IF en Germanio, JES en Pollando, malfrua Zamenhofa festo en Tajvano, papa bondeziro. Io moviĝas ĉe niaj lingvaj institucioj. Kaj Leen Deij pritraktas gramatikajn demandojn.

Forpasis Dimitar Haĝiev: lia lasta kontribuo aperas ĉi-numere. Revolucieto en Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, skisma situacio en Eŭropo-Demokratio-Esperanto, jubileoj kaj aŭspicioj en UEA. Provo de objektiva analizo pri la ĉefaj esperanto-subjektoj.

Ĉio supra kaj alio en la unua ĉi-jara numero de "Heroldo de Esperanto", la 2150a en la serio, kiu kovras la eventojn en la unuaj tri semajnoj de 2010. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0046 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0467 s s