Esperanta Civito

Sukcesa KCE-monatfino zamenhofologia

Plena salono "Klara Zamenhof Zilbernik" sabaton la 30an de januaro por la prelegoj de c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer, kun la aldono de skribaj kontribuoj fare de Aleksander Korĵenkov.

La tuta semajnfino analizis la figuron de Lazaro Ludoviko Zamenhof laŭ historiografia vidpunkto. Francisko Degoul krokizis la enhavon de la ĉefaj biografioj pri Zamenhof, ekde Edmond Privat en 1920 ĝis Aleksander Korĵenkov en 2009. Distingi hagiografion de biografio estas kvazaŭ spikumi inter lolo kaj greno: ankaŭ ĉar, ĝis "Homarano" de Korĵenkov, oni ne renkontas proporcie ekvilibran pritrakton inter la iniciatoro de esperanto kaj la judo. Kutime la dua faceto ne estas sufiĉe kaj adekvate prilumita, dum ĉe "La kaŝita vivo de Zamenhof" fare de N. Z. Maimon estas inverse.

Giorgio Silfer komparis la finvenkisman, respektive raŭmisman respondon al kelkaj historiografiaj nodoj: kion fari el la judeco de Zamenhof (ĝis kiam kaj kiom li estis hebreo)? kial, el la du odesaj leteroj, unu plej gravas por la finvenkistoj, dum alia por la raŭmistoj? Kiel situigi la homaranismon en la ĝenerale esperantisman kuntekston? kaj tiel plu. Laŭ Silfer, la finvenkisme inspirita historiografio radikas en la letero al Sinjoro B., dum la raŭmisme inspirita baziĝas sur la leteroj al Kofman (1901), Javal kaj Schneeberger (1905).

La debato praktike preteratentis la skribajn kontribuojn, kaj enfokusiĝis al la prelegoj de la ĉeestantoj. Aparte brilaj kaj aplaŭditaj estis la intervenoj de Silfer. Rimarkinda estis ankaŭ la prezento de la unua numero de "Homarane" kaj la disdono de la kajero al la abonantoj surloke.

Same sukcesa estis la muzika prezento de la Svisa Esperanto-Koruso, direktata de s-ino Elisabeth de Mestral. La kantado donis la impreson, ke la koruso pretas por kvalita salto.

[HeKo 421 9-B, 5 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0637 s s