Esperanta Civito

Forpasis civitano Raymond Boré

Civitano Raymond Boré mortis hieraŭ en Ĉamberio, ĉefurbo de Savojo (Franca Respubliko), kie la pasintan 19an de oktobro li atingis la okdekkvaran jaron, festate de siaj tri gefiloj. Dumviva abonanto de "Heroldo de Esperanto", li estis unu el la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon.

C-ano Boré tre aktivis por nia lingvo je loka nivelo: interalie, danke al sia sinjorece diplomatia sinteno li atingis ke la magistrato nomu la placon, kie li loĝis, skvaro Zamenhof. Je internacia nivelo li estis konata precipe kiel UEA-komisiito pri Zamenhof-Esperanto-Objektoj. En la ZEO-registrado li longe helpadis s-ron Hugo Röllinger, kies taskon li transprenis en 2001, kaj lasis pasintjare.

De longe vidvo, c-ano Boré vivis sola en vasta apartamento, kiu utilis parte por la ZEO-arkivo. Ankoraŭ verva kaj organize kapabla, li subite velkis pro malsano, kiu kondukis lin al blindeco.

[HeKo 422 6-C, 7 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0535 s s