Esperanta Civito

Cenzura toporo por komitata torporo

Mi tial petas la administranton de ĉi tiu [komitata] listo, Roy McCoy, komenci la filtradon de la mesaĝoj de komitatano Koffi Gbeglo surbaze de la principo, ke tiaj asertoj pri komitatanoj, senbaze atakantaj ilin, ne aperu en la listo.
Mi devas agi ege singarde, ĉar la senrespondeca parto de la Esperanta gazetaro, kaj iuj ĝiaj aliancanoj ene de UEA, malfaciligas la aplikadon de seriozaj gvidprincipoj, kaj ŝajnigas, ke per tio ili defendas la demokration.
(Probal Dasgupta, 23 jan 10)

Karaj Probal, Barbara kaj Roy,
Multaj mesaĝoj miaj al la komitata listo ne aperas en la listo. Mia lasta kun la temo "UEA en Afriko", kiun mi sendis ĉi-matene ne aperis. Faru ĉion por aperigi ĝin ĉe la listo.
Certe vi tre bone komprenas min.
(Koffi Gbeglo, 9 feb 10)

Probal estas la nuna prezidanto de UEA, dum Barbara estas la ĝenerala sekretario. Roy estas oficisto de UEA en CO. Roy moderas la liston komitatan. Li baras aŭ malbaras la vojon al mesaĝoj sub la premo de Probal kaj Barbara. Lastfoje Roy eĉ, sen mia permeso, ŝanĝis la enhavon de mesaĝo mia al la komitata listo. Nun ĉiuj tri baras la vojon al mia suba mesaĝo:

Karaj gekolegoj, 
Afriko bezonas Esperanton same kiel ĉiuj aliaj kontinentoj. Tial en Afriko ankaŭ UEA havu komfortan pozicion kiel ĉiuj aliaj E-organizaĵoj. Afrikaj esperantistoj vere volas tion. Kio okazas nun en Afriko, tion naskas nunaj UEA-gvidantoj. La intervenoj de afrikaj esperantistoj tute ne koncernas UEA-n kiel asocion, sed nur kelkajn UEA-gvidantojn. Necesas, ke io estu farita por glatigi la grundon.
Afrikaj Esperantistoj postulas retiriĝon de Renato Corsetti el Agado en Afriko. Per tio ili neniel kondamnas Renaton. Estas klare menciitaj en multaj intervenoj de afrikaj esperantistoj ankaŭ la laboroj bonaj de Renato al Afriko apud la neakceptindaj. Neniu intervenanto malŝatas la kunlaboron de Renato. Kion ili volas, tio estas, ke ankaŭ en Afriko Renato havu la rolon, kiun li havas en Amerika agado, Azia agado, ktp. Li ne havu ŝlosilan rolon en Afriko. Nur tion volas afrikaj esperantistoj. Tial ĉi mi pliafoje petas de la estraro, ke ili lanĉu en la komitata listo diskuton pri la loko de UEA en Afriko ekde 2010. Tio ĉi estas tre grava kaj por Afriko kaj por UEA.
Kun la espero, ke io tia baldaŭ aperos, mi deziras ĉion bonan al ĉiuj.
(Koffi Gbeglo, 9 feb 10)

La reta listo "komitato-de-uea" estis kreita dum mia estrara mandato kiel ĝenerala sekretario kun la celo daŭrigi dum la tuta jaro la laborkunsidojn dumkongresajn.
La laborkunsidoj dumkongresaj estas gvidataj de la prezidanto de UEA, krom dum la mallonga momento de elektoj, kiam la gvidadon transprenas la elekta komisiono, do la reta listo 'komitato-de-uea' devas esti gvidata de la prezidanto de UEA.
(Michela Lipari, 23 jan 10)

Se en UEA regus demokratio kaj se Probal Dasgupta estus lerta prezidanto, anstataŭ enkonduki preventan cenzuron kontraŭ legitima kaj oficiala reprezentanto de landa asocio, li voĉdonigus la proponon de tiu komitatano kaj tiel fermus la diskuton: la asembleanoj ne rajtas plu interveni pri la sama temo, post kiam okazis definitiva (mal)aprobo.

[HeKo 423 1-A, 9 feb 10]



 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0716 s s 
  Total: 0.0858 s s