Esperanta Civito

La esperanto-teatro perdis Luna Davidova

Luna Davidova, unu el la emblemaj personecoj de la bulgara kaj la esperanta teatra arto forpasis la 7an de februaro 2010. Naskiĝinta la 5an de aŭgusto 1926 el sefarda familio, ŝi ne havis facilan vivon dum la faŝisma reĝimo.

En 1952 ŝi finis universitatajn teatrajn studojn kaj tuj estis invitita al la trupo de la Nacia Porjunulara Teatro en Sofio, kie ŝi plenumis kelkdekon da roloj, ĝis sia emeritiĝo en 1988. Dume ŝi ludis en la plej popularaj bulgaraj filmoj por kino kaj televido kaj ricevis plurajn artajn premiojn. Pro sia vere granda kontribuo al la bulgara kulturo, Luna Davidova estis distingita en 2006 per la plej alta ŝtata ordeno “Kiril kaj Metodij”, kaj en 2007 per la premio de la bulgara kulturministro.

En 1984 Luna Davidova lernis esperanton en kurso ĉe la Nacia Porjunulara Teatro en Sofio, kaj tuj debutis sur la profesia verda scenejo per emocia deklamo de “La vojo”, en la Pola Kultura Instituto en Sofio okaze de zamenhofa festo. 

Tra la jaroj ŝi iĝis unu el la kolonoj de Bulgara Esperanto-Teatro: ŝi estis Kunkel en “Tri viroj en neĝo” de Erich Kästner, la avino en “Fabelo pri kalpakoj” de Panĉo Panĉev; neforgeseblaj roloj sekvis en “Triptiko” kaj "La vorta klaso" de Giorgio Silfer, “Budapesta ekzameno” de Sándor Szathmári, “Eŭropa firmao” de Georgi Mihalkov.

Ŝian artan talenton oni aplaŭdis dum pluraj esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj: Prago, Beogrado, Kievo, Lublino, Castellón, Aŭgsburgo, Eger…

Luna Davidova portis ne nur teatran talenton, shi konservis ankaŭ tradiciojn de la sefarda muzika kulturo kaj ofte plenumis tiajn kantojn.

“Kun danko kaj estimo, Luna! Adiaŭ!”, skribas en sia mesaĝo la doajeno de Bulgara Esperanto-Teatro, Belka Beleva. Profundajn kondolencojn esprimas ankaŭ Perla Martinelli, Giorgio Silfer,  Ljubomir Trifonĉovski.

[HeKo 423 3-B, 10 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0597 s s