Esperanta Civito

La raŭmisma lingvopolitiko

La raŭmisma lingvopolitiko originas el la Manifesto de Raŭmo mem, en kies dua artikolo (komplete verkita de Jouko Lindstedt, escepte de la parenteza precizigo pri la franca, proponita de Giorgio Silfer) oni legas la sekvan alineon: "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help-lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la Esperanto-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon".

La duan artikolon de la Manifesto apoge enkondukis parto de la unua: "nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj – la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton / ktp –". Ankaŭ tio komplete fontis el la plumo de Lindstedt, kun la plena konsento de Silfer. Per ambaŭ alineoj evidentiĝas la distanciĝo el la  strategio de la batalo kontraŭ la t. n. lingva kaj kultura imperiismo, kiu karakterizis la Tyresö-generacion.

La distanciĝo ne egalis al diametra opozicio: la defendo de la lingvaj minoritatoj malkongruas nek kun la batalo kontraŭ la usonangla (ĉar pri la rusa la tiresanoj tuj forgesis) nek kun la raŭmismo. La pruvo situas en la Manifesto mem (art. 3): kiel oni povus ignori la rajtojn de la lingvaj minoritatoj, se "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato" ? Laŭ la Manifesto, la esperantistaro ja estus lingva minoritato.

Estus ankaŭ grava mistifiko, koincidigi la Tiresan lingvopolitikon kun la politika maldekstrularo, kaj la raŭmisman linion kun la dekstrularo. La plej konvinka kontraŭulo de Tyresö estas la aŭtenta sennaciismo de Eŭgeno Lanti, kiu ĝojis kiam mortis minoritata lingvo, ĉar tio estus plia paŝo al la unuiĝo de mondo sen nacioj, parolanta unu sennaciecan lingvon.

Kongrue al ĉi tiu premiso, raŭmisma societo kiel LF-koop akceptis jam en 1985 Katalunan Esperanto-Asocion kiel kolektivan membron (dum kaj SAT kaj UEA fermis al ĝi siajn pordojn), kaj la Esperanta PEN-Centro (kiu mencias eksplicite Raŭmon en sia statuto) kontribuis al la verkado de la "Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj", al kiu neniu finvenkisto kunlaboris, kaj kiun nek UEA nek SAT subskribis, kvankam la nuna UEA preskaŭ idoligas du el ties kunproklamintoj (Robert Phillipson kaj lian edzinon Tove Skutnabb-Kangas).

La deklaro de c-ano Giorgio Silfer, kun la aprobo de la dua PEN-delegito c-ano Manuel de Seabra, okaze de la subskribo de tiu deklaracio, enfokusigas la lingvopolitikan percepton de la raŭmistoj: "La deklaracio adoptis sloganon, kiu ebligis la akcepton de nia Centro en la grandan PEN-familion: "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio", kaj distancigas ĝin el la hipotezo de Sapir-Whorf.

La Universala Deklaracio de Barcelono kaj la UEA-manifesto de Prago estis lanĉitaj samjare (1996), sed ili havis tute apartajn genezojn, kaj la dua tute ignoras la unuan. Per la praga dokumento UEA forlasas sian oficiale prioritatan rolon de esperanto-propaganda organizo, klopodante akiri la fizionomion de internacia neregistara organizo por la lingva diverseco / lingva demokratio, kaj esprimante lingvopolitikon kiu plaĉas nek al la raŭmistoj nek al la etnistoj ĝenerale (kaj al la katalunistoj aparte).

(Giorgio Silfer)

Legu la tutan eseon en "Literatura Foiro"

[HeKo 423 4-C, 10 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0581 s s