Honore al Anna Politkovskaja
Honore al nia kolegino Anna Politkovskaja ni publikigas la unuajn versojn de "Unu frazo pri la tiraneco", kies esperanto-tradukon Giorgio Silfer dediĉas al ŝia memoro. La tuta poemo de Gyula Ilyés, verkita en 1950 sed aperinta nur en 1956, estos legebla en la oktobra numero de "Literatura Foiro".
Unu frazo pri la tiraneco
Kie tiraneco, tie tiraneco: ne nur ĉe la bastono, ne nur en la prizono, ne nur ĉe pridemanda vokto, ne nur kore de l' nokto en gardokria vorto; tie tiraneco, ne nur la fumobskura flirt' en l' akuzagreso, en la konfeso, mallibero Mors-mura, ne nur la juĝe turpa frida verdikto: kulpa! tie tiraneco ne nur de l' soldataro krakpafa atentostaro, je fajr', je tamburado, kia de l' kadavro enkava tiro, ne nur sekrete ekfaŭka pordo senknara, en flustra novaĵdiro la buŝon antaŭfala en silentofingro, tie tiraneco [...]tradukis Giorgio Silfer
[HeKo 312 1-A, 9 okt 06]