Esperanta Civito

Dekstren iras Eŭropa Esperanto-Unio

La zorgo pro la situo de islamanoj en la eŭropaj socioj vekiĝis en Eŭropa Esperanto-Unio, kies estraro, prezidata de la irlanda diplomato Seán Ó Riain, lastatempe diskonigis proponon pri la strategio de Eŭropa Unio ĝis 2020.

La propono, subskribita de Zlatko Tiŝljar (EEU-sekretario), ricevis kritikojn pro "eŭropa ŝovinismo" aŭ "kontinentismo". En ĝi eblas legi (milde anakolutajn) frazojn kiel: "la kreskado de procento de islama loĝantaro ĉiam pli proksimiĝas al nombro kiam tiu parto de Eŭropanoj rilate sian religion kaj moralajn valorojn multe superkreskos la staton de sensignifa minoritato. Daŭre pretervidante tiun evoluon kaj restante konvinkitaj ke la aŭtoktona kulturo bazita je kristana historio havos ĉiam la rajton superregi aliajn, estas grava eraro kiu kondukas al ĉiam pli konflikta stato. Ĝi tre similas al la situacio en Kosovo. Tie la serboj neniam volis kredi ke la kresko de albana loĝantaro kaŭzos forpelon de serboj for de ilia historia bazo".

La dokumento de EEU altiras ankaŭ la atenton al "la neceso havi komunan identecan lingvon". Fakte la rezisto kontraŭ la islamiĝo de Eŭropo kaj la adopto de eŭropa lingva identigilo estas la du fundamentaj proponoj de la estraro de EEU por Eŭropa Unio, ĝis 2020, kadre de la ĝenerala celo: "edukado pri eŭropa konscio". En tiu kunteksto, la estraro de EEU (kie sidas ankaŭ Jerzy Handzlik, edzo de la kristandemokrata EU-parlamentanino Margareta Handzlik, kaj Peter Balaz, gvidanto de E@I) indikas ankaŭ kuriozan rimedon: aligi al EU ankaŭ Turkion, samtempe celante enkulturigon de tiu plejparte islama lando, por "malakrigi la islaman ekstremismon kiel ekzemple okazis ĉe la bosniaj islamanoj".

Finvenkistoj, kutimantaj percepti la esperantistaron socia movado, anstataŭ diaspora lingva minoritato, tuj protestis, pretekstante ke la esperanto-movado havas universalisman celaron. Sed Esperantio tute ne estas unueca fenomeno. Tial en la Esperanta Civito kunekzistas diversaj politikaj orientiĝoj, el kiuj unu demokratie regas, gajninte la baloton. La ideoj de la estraro de EEU plej plaĉus al la Blanka Listo: se EEU-aktivuloj amase petus la civitanecon, ges-roj Ó Riain, Tiŝljar kaj Handzlik povus facile eniri la Senaton kiel Blankanoj, ili ĉiuj ankaŭ rajtus aspiri al la konsuleco.

La nuna majoritato en la Civita Senato probable ne konsentas pri la dokumento de la EEU-estraro, pro du esencaj motivoj. Unue, ni altiras la atenton al la diferenco inter "kontribuo al la konstruo de eŭropa civitismo" kaj "edukado pri eŭropa konscio". La unua, ĉe la Civita majoritato, rigardas al Eŭropo kiel unua etapo al monda federacio; la dua, ĉe ges-roj Ó Riain, Tiŝljar kaj Handzlik kaj iliaj geamikoj, rigardas al Eŭropo kontraste al aliaj evolu- kaj socimodeloj.

Due, la kontrasto inter eŭropa civilizo kaj islamaj valoroj nestas, laŭ la estraro de EEU, en la antitezo kristanismo-islamismo. Laŭ la ne religie inspirita Verda Listo, la antitezo estas inter sekulareco unuflanke kaj religia integrismo aliflanke. Ke ĉi tiu integrismo estu kristana aŭ mahometana, tute ne gravas. La linio de EEU kondukas al la malpermeso konstrui moskeojn; la linio de la nuna Civita majoritato eventuale al la slogano "nek minaretoj nek kampaniloj".

Ni respektas la intelektan strebon de la EEU-estraro, sed -- tiel longe kiel la Verdanoj estos la plejmulto -- verŝajne la Esperanta Civito ne konsentos pri tiu ĉi EEU-politiko.

Giorgio Silfer, nuna Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 424 5-C, 18 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0541 s s