Esperanta Civito

Karnavalo je Blanke, Cindra Merkredo je Ertl


En la amuza majakovskeska pastiĉo de Viktor' Aroloviĉ la aŭtoro akuzas Roterdamon, kaj implice la redaktoron de la UEA-organo, ke ĝi mendis de Detlev Blanke la antiraŭmisman artikolon kiu aperis en "Esperanto", majo 2001. Ĉu tio estas nur poezia licenco, aŭ ankaŭ enhavas veron?
(subskribita mesaĝo)

La menciita teksto de d-ro Blanke cirkulis, anonime kaj malkomplete, jam antaŭ la aperigo en la UEA-organo, ekzemple per informilo pri kiu responsis László Szilvási (kiun en 1999 la Evolukomisiono de la Pakto deklaris "persona non grata" pro kalumniaj mistifikoj -- ĝis nun tia li estas konsiderata). La respondeco pri la publikigo en la revuo "Esperanto" tamen apartenas ekskluzive al la tiama redaktoro, István Ertl. Ankaŭ pri la tempismo li respondecas: evidente Ertl planis ataki la Esperantan Civiton tuj antaŭ la promulgado de la Konstitucia Ĉarto (2 junio 2001), sed lia malsufiĉa ĵurnalista seriozeco kaŭzis ke (malgraŭ nederlanda salajro kaj neniu alia tasko krom redakti) la monata periodaĵo konstante malfruis, de kvar ĝis sep semajnoj. La maja numero fakte atingis la publikon nur fine de junio, eĉ komence de julio.

Dekstremulo kun pseŭda komunista pasinteco (simile al sia inda kompano Kalle Kniivilä), István Ertl karakteriziĝas per manko de propra ideologia linio, kiun kompensas pontifikado al la aliaj pri kiel ili devus agi. Iom simile al tiu fabla sed ne afabla papago, kiu ĉiam riproĉis ĉiun birdon (inkluzive najtingalon) pro fuŝa kantemo kaj, kiam fine la arbaranoj petis ĝin admirigi sian voĉon, respondis: "mi ne kantas, mi fajfas".

En novembro 2003 István Ertl malkaŝis sian antiraŭmismon en publika diskutlisto pri literaturo. Ni lasu al li la parolon: lia interparolanto estas prof. d-ro Carlo Minnaja. Ertl estas 2, Minnaja estas 1.

* * *

1: Neniam ekzistis kontrasto inter UEA kaj la [Esperanta] Civito, ili simple kunfluas al la sama celo laŭ malsamaj vojoj, konsciaj pri la vojmalsameco. Nu, diverseco estas riĉeco, ne malgajno. Fasada unuanimeco estas malpli fruktodona ol konkurenca agado.
2: Sed kiam temas pri konkurenco, temas ankaŭ pri forlogado de klientoj. Ĝuste tion faras la Civito, konstante martelante sian punkton ke UEA, laŭ ĝi, estas praece finvenkisma/pracelisma, dum la Civito estas raŭmisme progresema.

1: Ertl interŝanĝas kaŭzon kun efiko. Kiu forlasas iun asocion tion faras, ĉar li taksas tiun asocion ne plu adekvata, tute sendepende ĉu ekzistas alia. Alia eventuale kreiĝas ĝuste ĉar la foririntoj volas trovi novan hejmon kie ili sentu sin pli komforte. UEA perdadas membrojn ekde la tempoj antaŭ ol la Civito ekzistis, kaj la Civito alprenas al la internacilingva mondo personojn kiuj en UEA ne plu volas membri aŭ eĉ neniam membris/us. Cetere, eĉ se ni volas similigi membrojn al "klientoj", la servoj proponataj de UEA kaj de la Civito estas tute malsamaj, kaj do nature allogas (ne ja "forlogas", kiel diras Ertl) personojn malsamtipajn.
2: Ni ne havas statistikojn kaj esplorojn por pruvi aŭ malpruvi ĉu esperantistoj efektive tipe kondutas tiel kiel Vi priskribas. Tamen, laŭ mia sperto ili pli ofte faras kaj-kaj elektojn ol aŭ-aŭ elektojn, kaj spertas ĉe tio limigon nur de sia monujo. Tial laŭ mi estas trafe paroli pri klientoj, kaj do pri situacio merkata en kiu validas konkurenco de ofertoj. Kompreneble, la ofertoj estas parte ideologiaj.

1: Aperis en la revuo de UEA ridinda artikolo (kiu opiniis esti ridindiga) de D. Blanke kun aprobo de Ertl.
2: Ke ĝi aperis "kun aprobo" mia, estas maltrafa esprimo. Redaktoro redaktas, ne aprobas aŭ malaprobas.
1: Kara Ertl, bonvolu ne ĵongli per la vortoj. Ankaŭ mi estas redaktoro. Redakto signifas aprobon de la aperigo de iu artikolo, kvankam ne necese de ĝia enhavo; redakto signifas akcepton de ies voĉo, de iu diskuttemo.

2: Kio aperis (en majo 2001) estis artikolo en kiu Blanke, tre saĝe, atentigis pri la malfekundeco de la "tro simplisma aliro" civita "kontraŭstarigi pracelismon kaj
raŭmismon". Cetere, apudis lian artikolon tutpaĝa memprezento de la Civito, el Heroldo Komunikas, tiel ke la legantoj estis tute liberaj elekti kiun vidpunkton ili preferas.
1: Diferenco de taksadoj. Laŭ mi Blanke, tute malserioze, leginte tute supraĵe kelkajn Civito-dokumentojn, sed tute nekompreninte ilin, volis ridindigi la Civiton, kaj ridindigis sin mem. Tio nenion deprenas de aliaj meritoj liaj alikampaj.

2: Ĉu Vi celas ke estintus pli saĝe ke mi aperigu ian pli "sekan" analizon pri la Civito, kia estis poste la jura komento de prof. Urueña? Povas esti, sed mi sentis – kaj sentas – ke la publiko bezonis pli fortan averton pri tiu ĉi franĝo de nia movado. Se iuj fartas bone en personkultisma kompanio Civita (legu la serion de Silferaj glor-agoj en Heroldo Komunikas), kiu jam vidas sin preskaŭŝtato, nu, estu je ilia sano, kial ne – sed ili estos avertitaj. Se juĝi el la reagoj, skribaj kaj buŝaj, kiuj min atingis, ili plejpartege preferis tiun de Blanke. Multaj krome esprimis al mi sian kontenton ke la revuo Esperanto ne hezitis trakti ĉi tiun temon.
1: Mi ne miras. Aplaŭdo al misfamigo de la kontraŭa partio estas kutime multe pli laŭte esprimata ol simpla indulga rideto pri mistrafo, verŝajne la ordinara sinteno de la "silenta plimulto". La revuon legas kelkmilo da personoj, reagas kelkdeko: procento tro eta por eltiri konkludan statistikon.
2: Ĉi-foje verŝajne tamen principe eblis eltiri ian ne tro falsan konkludon, ĉar temis vere pri la plej amasa reagado dum miaj dek jaroj da redaktado. Nu, estas alia demando kion konkludi – eble nur tion ke homoj eĉ en la Esperanta gazetaro preferas legi aferojn diritajn rekte kaj senafekte. Estas pli ol krimo, ja eraro, krei superstrukturojn emfaze sur la – ĉiam nur krome kaj aldone ekzistanta – Esperanta identeco.

1: Laŭ mia modesta opinio, tiu via alineo esprimas danĝeran sintenon: ĝi stampas alies opinion per la frazo "eĉ pli ol krimo" (ĉu jam senapelacia juĝo? verdiktita de kiu aŭtoritato?).
2: Pardonu, mi kredis ĝenerale konata la frazeologiaĵon "pli ol krimo, eraro" (C'est pire qu'un crime, c'est une faute), atribuatan al Fouché aŭ Talleyrand, per kiu, momente aŭ definitive preterlasante moralan prijuĝon, oni esprimas la strategian maltaŭgecon de iu ago. Fakte, se ĝi estas ĉi tiom miskomprenebla, ĝi certe ne estis bona elekto miaflanke. Pri la temo "diverseco estas riĉeco" mi malmodeste resendu al eseo mia sub http://www.uea.org/revuo/2002/decembro/malferme.html specife al la alineo "Same kiel la dek ses reguloj estas - kiel vortumis Auld..." ktp.

1: Ni lasu flanke la fakton, ke la frazo de Auld en sia originala kunteksto indikis ion tute malan al la kunteksto en kiun vi "muntas" ĝin (Auld porparolis por plena libereco de esprimiĝoj, ne por kontraŭeco al aliaj).
2: Strange ke eblas tiel komplete miskompreni mian tekston. Auld parolas pri libereco, kaj ankaŭ mi. La civitisma pensado volas malliberige peli nin en la kaĝon de ia Esperanta identeco, volante konvinki nin ke ni estas antaŭ ĉio esperantistoj. Kontraŭe al tio, mi pledas por libereco de sindifino: mi estas hungaro, patro, edzo, tradukisto, esperantisto, membro de la Societo Jules Verne, parolanto de la nederlanda, bruselano, budapeŝtano, okulvitrulo ktp. ktp – estas mia propra rajto (kaj eĉ ne devo) difini mian identecon.

1: La fakto, ke vi nun resendas al tiu artikolo ne igas vian argumentadon pli forta; eventuale ĝi estas nur pruvo pri nekapablo trovi aliajn argumentojn pli konvinkajn.
2: Mi sentas ke mi jam diris tie la esencon de mia penso, kaj ne sentas min devigita reinventi la varman akvon ĉiusemajne.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0062 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0518 s s