Esperanta Civito

Flavio Rebello lanĉas OPA pri sia portalo

La brazila entreprenisto Flàvio Rebello ĵus lanĉis OPA (oferton publikan por aĉeto) pri sia portalo "Ĝangalo", fakte la unua retgazeto en esperanto, funkcianta ekde januaro 2003. En sia OPA Rebello tamen ne indikas la minimuman oferton. La decidon kaŭzis la tro malfacila financa situacio de la elpensinto de la ITV-projekto.

Post la anonco, el nordeŭropa skandalisma retgazeto (certagrade konkurenca al "Ĝangalo") venis reago de apenaŭ vualita kontenteco, kaj el UEA (kies Komitato en Florenco malaprobis la proponon subteni kampanjon por financadi la iniciatojn de Rebello) venis esprimo de indiferenteco pri la sorto de "Ĝangalo".

La redakcio de HeKo bedaŭras pro la sorto de "Ĝangalo", kvankam ĝi neniam estis objektiva pri la Esperanta Civito; unu plia pruvo de antikva veraĵo, nome: kiu atakas la raŭmismon kredante tiel plaĉi al iuj (laŭsupoze potencaj) finvenkistoj, tiu perdas la estimon de la unuaj kaj ne akiras la helpon de la duaj.

"Ĝangalo" ne estas la sola portalo kiu eniros alies manojn (aŭ mortos). Lastatempe la pli sukcesa "Raporto.info" transiris de panama privatulo al la redakcio de "El Popola Ĉinio", post OPA kun senpaga transdono. Ĉi-kaze ne temis fakte pri manko de mono, sed nur pri manko de tempo ĉe la redaktoro.

[HeKo 312 3-A, 10 okt 06]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0660 s s 
  Total: 0.0806 s s