Esperanta Civito

Per nova rubriko ekas la 41a jaro de LF

Per nova, aŭtora rubriko startis la 41a jarkolekto de “Literatura Foiro”, en la februara numero 243 . La ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski proponos en la nuna jaro sian kulturan agendon: ses gravaj eventoj de la ses artoj en la sen sinsekvaj numeroj de la revuo estos en la fokuso. En februaro, kompreneble por la dramaturgo, gastas teatro: “Molloy” de Samuel Beckett irlande interpretita; poste sekvos… ni ne malkaŝu sekreton, nur atendu la aprilan numeron.

La sepa arto same ekzisats en la numero, per recenzo de Giorgio Silfer pri la ĵusa filmo “Avatar”. Kaj pri la esperant(ist)a pentroarto en la verda gazetaro: Perla Martinelli prezentas la aŭtorinon de la bildoj sur LF-kovropaĝoj, nian meksikan civitaninon Leonora González, kiu dediĉis al la zamenhofa jubilea jaro ses kolorajn bildojn.

Nia libromerkato: Leif Nordenstorm rekomendas la porinfanan libereton “Rimenigmoj” de Elena Popova, Nikola Uzunov prezentas la esperantan version de “Labirinto” de Ljubov Voundroŝkova, Donald Broadribb periskopas la ĵusan romanon de Istvan Nemere “Serpentoj en la puto”, Till Dahlenburg analizas la originalan poemaron “Kajto” de Mikaelo Bronŝtejn, kiu i.a. kandidatas por la PEN-Premio “La Verko de la Jaro 2009" kune kun aliaj sep poeziaj verkoj.

Originala literaturo: poeziaj impresoj el Japanio de Marie-France Conde-Rey uverture kaj rakonto de Jordan Slavejkov meze de la kajero. Márton Fejes prezentas esperantan epizodon, fakte E-kurson en la romano “Maldungita legio” de la hungara verkisto György Moldova. Mondliteraturo: Andreas Künzli rakontas pri tri famaj svisaj verkistoj, kiuj forpasis en la pasinta jaro – Maurice Chappaz, Jacques Chesses kaj Hugo Loetscher.

La dua parto de la eseo de Carlo Minnaja rememorigas la centjaran datrevenon de Ivo Lapenna. Belka Beleva aldonas pri Lapenna kaj Internacia Arta Teatro.

Francisko Degoul recenzas (kritike) “Homarano”-n, pro kiu la aŭtoro Aleksandro Korĵenkov ricevis la premion “Esperantisto de la Jaro 2009". Novaĵo en Esperantio estas unu el la akcentoj: la unua numero de la nova periodaĵo “Homarane” estas promociita en LF per intervjuo kun la ĉefredaktoro Bertil Nilsson kaj prezento dee ties riĉa enhavo.

Adiaŭe al la redakciano Dimitar Haĝiev: aperas lia lasta kontribuaĵo pri la kontribuo de la litova kaj belorusa lingvoj en la kreo de esperanto. Kaj neebla intervjuo vojaĝe al Lirej, el la plumo de Armando Zecchin.

La jaro 2010 estas perla por LF-koop: antaŭ tridek jaroj naskiĝis la kooperativo, kiu avangardas en la esperanta kulturo per siaj periodaĵoj kaj aktiveco. La prezidanto Marc Hiltbrand bondeziras la legantojn, kunlaborantojn kaj la kooperantojn tiuokaze.

Ĉi-jare la temo de la plenkoloraj kovriloj de la revuo “Literatura Foiro” estas la legantinoj, per klasikaj bildoj de mondfamaj pentristoj. En la numero 243 “gastas” Edward Hooper (1882-1967).

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop, ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperanta Civito. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono, Svislando; rete ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 426 7-B, 28 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0200 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0663 s s