Esperanta Civito

Dasgupta en sakstrato de Prago

Prezidanto Probal Dasgupta ĵus donis plian ekzemplon de sia artefarema prozo, kies specimenon ni kopias ĉi-sube:

"Se SAT, aŭ MAS, aŭ la Civito, aŭ io ajn alia flegus alian Esperantan arbon, kapablan banjane bonvenigi universalan gastaron kaj ne imiti unutrunkajn purismojn de la naciismoj de la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj, tiam UEA havus indan debatpartneron, kaj ŝanĝiĝus. Sed fakte ĉi-rilate absolute ni ĉiuj restas en la epoko de Lapenna rilate al io, kion sendube homo kiel Lapenna mem estus volinta pretergrimpi, se li vivus hodiaŭ kaj perceptus la defion. La unua, klasika defio por esperantismo eventuale ja estis demonstri, ke ni kapablas krei armeon da soldatoj farantaj ĉion ĝuste en Esperanto kaj en senmiksa Esperanto. Sed poste, la duageneracia defio estas demonstri, ke ni povas sentime inkluzivi en nian idiomon ankaŭ la balbutajn, duonanalfabetajn voĉojn de tiuj, kiujn ni ne lernis apartenigi al nia mondkoncepto -- konstrui lokajn, bambuajn pontojn en tiuj lokoj, kie nia modelo de betonaj pontoj ne estas taŭga. Se en la angla, la hibridaj kaj kreolaj variantoj de la lingvo povas akiri postkolonian literaturan prestiĝon kaj ŝanĝi la politikan repertuaron de ĝiaj uzantoj en emfaze kontraŭimperiaj movadoj en niaj landoj -- se eĉ en la imperia angla lingvo eblas tiu mutacio -- tiam estas tragike, ke Esperanto, lingvo de dialogo, restas enŝlosita en klasika domo klopodanta plu demonstradi sian kapablon simili al klasikaj palacoj."

HeKo regalas la legantojn per resumo de la Dasgupta epistolo, en lingvo komprenebla ankaŭ de "koreaj komencantoj", kun abunda tempoŝparo por ĉiuj; ankaŭ ĉar, efektive, la epistolo de prof. Dasgupta ne meritas tiom da tempo.

La aŭtoro celas respondi al atentigo pri la sakstrato en kiun metis sin Universala Esperanto-Asocio. UEA anstataŭigis sian tradician batalon por la solvo de la monda lingva problemo per batalo favore al lingva diverseco kaj al multlingvismo (li ne indikas la diferencon vidalvide al plurlingvismo, sed ĉi tie la afero ne gravas). Li opinias ke la konduto de la granda plejmulto de la UEA-komitatanoj estas tiurilate nur oportunisma. Ili aplikas la tezojn en la Manifesto de Prago "kiel portempan strategion por gajni aliancanojn kaj okupi teritorion, dum ni atendas, ĝis pretiĝos la kondiĉoj por la fina venko". Se tio realiĝus, esperanto okupus la lokon de la angla nuntempe, tamen en maniero same aŭ eĉ pli fuŝa.

Fakte la aŭtoro opinias, ke ankaŭ esperanto respondas al naciisma modelo de pureco kaj senerareco kiu marĝenigas la amasojn, kies parolon karakterizas misgramatikeco kaj balbuteco. Ne por superi ĉi tiun paradokson, sed por klarigi kial li tamen perdas sian tempon kiel prezidanto de UEA (kaj perdigas tempon al siaj tro afablaj legantoj), la aŭtoro enkondukas metaforon. Homo kiu fidas je alternativaj kuracadoj anstataŭ la okcidentaj metodoj ne organizas movadon kontraŭ ĉi-lastaj, sed simple klopodas konvinki siajn geamikojn elekti homeopatian kuracadon. En tiu metaforo, esperanto estas lia homeopatio, dum akupunkturo, fitoterapio, ajurvedo ktp estas lia multlingvismo (eble ĉi tie li devus uzi la vorton "plurlingvismo", ĉar li estas individuo, ne internacia organizo).

Post tiu ne vere trafa metaforo, Probal Dasgupta konkludas: "Por mia propra rezonado mi pledas, sed ne surprizas min, se homoj ne akceptas ĝin. Mi scias, ke multaj el ili volas la klasikan finan venkon, kaj ke eĉ multaj sindeklaraj kontraŭuloj de tiu fina venko estas fakte enfermitaj en tiu sama kastela ambicio, kiun la fina venko de la klasika esperantismo starigis kiel sian spiritan etoson. Kial mi baraktege rezistu la esperantistan mondon en ties nuna formo, se mi insistas pri ne tro barakta protestemo kontraŭ la monda lingva ordo mem, kondiĉe ke ni trovu niĉetojn, kie ni povas fosi specife niajn sulkojn?"

Konklude, ni deziras nur atentigi ke (bonŝance por la estonteco de esperanto) la raŭma vojo ne kondukas al la strategia sakstrato en kies mallumo intelekte perdiĝis la prezidanto de UEA, kiu mem kulpigas pri tiu perdiĝo la finvenkistojn, ĉar ne kapablaj apliki la geniecon de iu dokumento duone altrudita dum kongreso en la Ora Urbo.

[HeKo 427 1-A, 2 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0518 s s 
  Total: 0.0670 s s