Esperanta Civito

La afrika Esperantio pli kaj pli sendependa

Nova, grava demarŝo de afrikaj esperantistoj sur la vojo de sendependeco el Universala Esperanto-Asocio: kio ne signifas rompon, sed plenaĝecon. Estas tamen rimarkinde, ke ekde hodiaŭ ekzistas du "Afrikaj Komisionoj": unu gvidata de s-ro Codjo, sub la kontrolo de Roterdamo, kaj alia iniciatita precipe de togolandanoj, praktike sen la anoj de la unua. Jen la ĉefaj punktoj en la gazetara komuniko de c-anoj Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo.

* * *

Ekde januaro 2010 afrikaj esperantistoj emfazas sian deziron pri AFRIKO AL AFRIKANOJ, kiun ili volas jam de jaroj. La veraj klopodoj tiucele komenciĝis en 2005 kaj nun ĉio estas klara al ĉiuj, ke afrikaj esperantistoj petas de ĉiuj eksteraj geamikoj, ke neniu el ili havu ŝlosilan rolon en la gvidado de la esperanto-movado afrika. Afrikanoj tion montras jam en la Deklariacio pri la Esenco de Afrika Esperantismo * en 2006 kaj nun en 2010 ili volas tion konkretigi per la fondo de tutafrika esperanto-instanco. Nun iras la klopodoj.

Estimataj gesinjoroj de la tutmonda Esperanto-komunumo,

En Afriko estas uzataj lingvoj afrikaj jam de la komenco de la tempoj. La alveno de koloniistoj transformis lokajn lingvojn al dialektoj por tiel privilegii lingvojn eŭropajn. Afrikanoj estas devigataj lerni tiujn lingvojn. La franca kaj angla tiel fariĝas ĉefaj laborlingvoj en Afriko. Zamenhof iniciatis en 1887 la internacian lingvon, kaj funkciuloj de koloniistoj portis ĝin ankau al Afriko kun la intenco, ke ĝi utilu al Afriko kiel ĝi jam utilas ankaŭ al eŭropanoj.

De 1980 ĝis nun esperanto akiras tute alian pozicion en Afriko ankaŭ pro la kontribuo de afrikanoj en ĝia disvastigado, precipe pro la sindediĉa laboro de Hans Bakker. Esperantistoj afrikaj ĉiel praktiku la lingvon, kunlaborante kun ĉiuj esperantistoj kaj E-organizaĵoj tutmondaj. Tial ili per la Deklariacio pri la Esenco de Afrika Esperantismo montras kiel ili konsideras nian lingvon, kaj kia ili deziras, ke nia lingva komunumo estu en Afriko, ke ĝi estu profitodona ankaŭ al la kontinento.

Kiel nova paŝo, estas starigita Komisiono pri Afrika Agado, kies ĉefa tasko estas verki la bazdokumentojn por la tutafrika esperanto-organizaĵo, kiu zorgos pri la E-movado en Afriko. La komisiono konsistas el reprezentantoj en Benino, Burundio, DR Kongolando, Komoroj, Kotdivuaro [Eburio], Malagasio [Madagaskaro], Malio, Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Togolando. La komisiono laboros tutan monaton por ion proponi al afrikaj esperantistoj.

Afrikaj esperantistoj deklaris, ke Renato Corsetti retiriĝu de la esperanto-movado afrika tiel ebligante al afrikaj esperantistoj mem okupi la unuan vicon en tiu ĉi agado. Per tio la afrikaj esperantistoj tion deklarantaj
- tiel petas ne nur de Renato Corsetti, sed de ĉiuj esperantistoj eksterafrikaj;
- ne forigas eksterafrikajn esperantistojn de si, sed nur ŝatus, ke tiuj esperantistoj nur kunlaboru kun afrikaj esperantistoj por subteni ilin, neniam ion altrudante al ili;
- shatus memstare agadi, starigi proprajn planojn kaj ilin realigi;
- tiel responsas pri ĉio koncerne Afrikan Agadon, kaj afable petas de ĉiuj eksterafrikaj esperantistoj ne entrudiĝi en iliajn aferojn kun la intenco semi dividon inter ili;
- petas de ĉiuj esperantistoj tutmondaj ke ili nur atente sekvu iliajn paŝojn kiujn ili nur subtenu, kiam ili trovas ion laŭ ili subteninda.

Estas klare mencii, ke la intenco de afrikaj esperantistoj estas vere la unuiĝo de ĉiuj afrikaj esperantistoj. Tial ili ekskludas neniun afrikan esperantiston el tiu laboro, sed male, invitas ĉiujn, kiujn ili ĉiam konsideras homgefratoj. Kun tiu ĉi intenco la afrikaj esperantistoj tute ne deklaras, ke iu organizaĵo perdas Afrikon. La nigran kontinenton perdas nek unu esperanto-tendenco en la mondo, nek la alia, sed ĉiuj organizaĵoj havas sian lokon en ĝi. Simple Afriko sendependiĝas en Esperantujo kiel estas la aliaj kontinentoj. La diversaj organizaĵoj nur honeste kaj serioze rilatu kun Afriko. Nun tute ne estas la momento ĝeni afrikajn esperantistojn per vortoj, kiuj bremsos ilian laboron, sed oni devas anstataŭe subteni, kuraĝigi ilin.

(fonto: KomACE 39)

* Al tiu deklaracio esprimis sian aprezon la Forumo de la Esperanta Civito. Nek UEA nek SAT sin esprimis pri ĝi (kvankam kelkaj UEA-komitatanoj ĝin primokis). Claude Piron laŭdis ĝin publike. [NdlR]

[HeKo 427 7-B, 5 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0587 s s