Esperanta Civito

La tria Heroldo en 2010

La tria numero de "Heroldo de Esperanto" (2152) ampleksas la eventojn inter 12 februaro kaj 4 marto 2010.

En la unua paĝo: post la degenero de la rilatoj inter Roterdamo kaj la afrika Esperantio, UEA travivis dum la lastaj semajnoj plian delikatan momenton, pro incidento kun Eŭropa Esperanto-Unio. Vi trovas ĉi tie la faktojn, kun meditaĵo de Francisko Degoul pri kiel rakonti la historion.

En la dua paĝo: dum UEA kritikas EEU pro "malrespekto de neŭtraleco", la aplikado de nia lingvo progresas, iomete aŭ iomege, interalie en brazila fervojo kaj ĉina turismo, en svisa muzeo kaj ĉe katalunaj anarkiistoj, ĉe la Havana Radio kaj sur la litova scenejo.

En la sekvaj paĝoj: du tre interesaj artikoloj de Leen Deij kaj Michel Duc Goninaz pri lingvaj demandoj. André Cherpillod klarigas kial li forlasas la Akademion. Dume ak. Koffi Gbeglo kontestas la opinion de ak. Daŝguta pri la indiĝenaj lingvoj en Afriko.

La gazeton "Heroldo de Esperanta" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Dek sep numeroj jare, 39,- eŭroj.
La plej ofte aperanta gazeto en esperanto.

[HeKo 428 4-B, 10 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0366 s s 
  Total: 0.0497 s s