Esperanta Civito

Kunfestas nia verda teatro

Hodiaŭ, 27 marto 2010 – je la Internacia Tago de Teatro, bona novaĵo ankaŭ pri kaj por nia verda teatro: estas preta la dua parto de “Teatro sen lingva bariero” de Belka Beleva. La daŭrigo de la libro (kies unua parto estis eldonita en 1987 ĉe Bulgara Esperanto-Asocio) aperos ĝis la jarfino sub la redaktora laboro de sen. Ljubomir Trifoncĉovski, profesia dramaturgo.

Kaj ankoraŭ du novaĵoj rilate la teatran arton en esperanto, kiam Talia kaj Melpomena festas: ĉi-jare la revuo “Literatura Foiro” proponos du teatraĵojn al siaj abonantoj – “Kvarteto” de Ronald Harwood en traduko de Giorgio Silfer (kun kontribueto el Kolomano Kalocsay) kaj “Anĝelo” de Jordan Slavejkov (kiu antaŭ sep jaroj reĝisoris la dramon “La familio de Anto Speri” de Giorgio Silfer, prezentitan dum la SAT-kongreso en Ĉaŭdefono). 

La redakcio bondeziras al ĉiuj, kiuj faras la Verdan Teatron kaj kiuj ŝatas la Verdan Scenejon!

[HeKo 431 1-B, 27 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0578 s s