Esperanta Civito

Mortis hungara aktivulo

Sen. Anna Bartek kun doloro informas pri la forpaso de d-ro Ferenc Jáki, 16.11.1919 - 26.3.2010. Li estis honora membro de HEA kaj de UEA.

La malĝojigan sciigon donis Szilvia Jáki. La 27an matene, kiam la familio iris al li, li jam ne estis vivanta. Li vivis sola post la morto de D-ino Mariann Legány, lia dua edzino. Ĝis la plej lasta minuto li konservis sian sanan cerbon kaj esperantistecon.

Post la kremacio okazos lia entombigo en lia naskiĝurbo Érd, antaŭvideble la sekvan semajnfinon. Flamigu kandelon, preĝu por li, sed almenaŭ haltu por momento en la laboro. Ni memoru pri li!

[HeKo 431 3-A, 29 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0608 s s