Esperanta Civito

Grapolo da koncertoj en IJF


Abunda grapolo da koncertoj en la Internacia Junulara Festivalo, okazanta en Trentolando: post la hieraŭa prezento de Tomio kaj Karin (el Perdita Generacio) hodiaŭ sinsekve surpodiis la litova ensemblo Asorti kaj Platano el La Pafklik'.

Tri membroj de la familia ensemblo el Litovio ludis gitarojn, violonon kaj klavaron elektrajn, akompane al repertuaro parte folklora parte country-eska. La interna empatio de Asorti bone transiris al la publiko, komence iom pasiva kaj poste pli kaj pli verva.

Pasive ne eblas alesti koncerton de Platano, kiu prezentis repan muzikon. La iom pirateca kamuflo de la kantisto kaŝas inteligentan junulon el Francio: lia pseŭdonimo mem rilatas al la franca politika kulturo, ĉar en aŭtomobila kolizio kontraŭ platano (ĉu faciligita de saboto?) trovis subitan morton maldekstra opoziciulo de Le Pen. La repa ĝenro jen sonas jen sonoras kvazaŭ protesta kantado, ĝenerale kontraŭ la establita sistemo, sed ne nur.

Morgaŭ, post longa ekskursa tago, kantos Kim el Hotel Desperado kaj Hernan Diego Loza. Kaj postmorgaŭ per sia klasika gitaro koncertos François Stride el Bretonio (vivanta inter Triesto, Torino kaj Ĝenevo) pri "forgesitaj muzikoj".

[HeKo 431 7-A, 2 apr 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0584 s s