Esperanta Civito

UEA-anoj balotas por Komitata dekono

Estas okazanta la unusola demokratia baloto, el la diversaj interne al Universala Esperanto-Asocio: la individua membraro sekrete renovigas unu dekonon de la Komitato, nome ses el sesdeko, krom eraro. La ceteraj komitatanoj ne estas elektitaj, sed nomumitaj de la landaj asocioj, aŭ en dua vico alelektitaj de la B- plus A-komitatanoj. Kaj pri la Estraro ne okazas baloto laŭ konkurencaj kandidatlistoj kuplitaj al programoj, sed laŭ unu blokita listo proponota de triopa "elekta komisiono", kun proceduro egala al tiu en la iama Sovetunio.

Konsekvence, la okazanta baloto apenaŭ influos la gvidadon de la asocio; sed eblas surprizo, ĉar kelkaj el la dek tri kandidatoj rezignos pri estraraniĝo, se ili ne estos elektitaj kiel komitatanoj. Tio unuflanke ŝajnas testo por parto de la eliranta Estraro (Dasgupta, Pietrzak, Vergara), aliflanke reduktas la ŝancojn de la nekandidatoj por la Estraro (oni jam scias pri la eblaj estraraniĝoj ankaŭ de Fettes kaj Wandel).

Du el la dek tri kandidatoj havas la esperantan civitanecon, kaj du aliaj estas SAT-anoj. Rimarkinda estas la retiriĝo de István Ertl, eksdungito de UEA, poste proparolisto de la interna opozicio inspirita de Osmo Buller en 2001-2003, interalie kiel kunredaktoro de la skandalgazeto prizorgata de Kalle Kniivilä. Restas al s-ro Ertl brila politika kariero kiel "ministro pro domo kaj postdomo de la esperanta respubliko".

La nombro de la voĉrajtaj UEA-anoj malkreskas de fojo al fojo, lige kun la malkresko de UEA: 6.920 en 1998, 6.010 en 2001, 5.140 en 2004, ĉ 4.500 en 2010 (en 2007 la baloto ne okazis, pro malsufiĉo da kandidatoj). Ankaŭ la procento de interesatoj malkreskas de jartrio al jartrio: 33,6% en 1998, 31,4% en 2001, 29% en 2004. Ni vidos ĉu la tendenco inversiĝos en 2010.

La voĉdonado okazas laŭ unusola balotejo, en Roterdamo. Estas akcepteblaj nur la paperaj balotiloj. Limdato por la elektoj: 31 majo 2010.

[HeKo 432 3-A, 8 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0607 s s 
  Total: 0.0740 s s